18.ELEKTADO
Universala voĉdonado. La periodo de elektado komenciĝos la ... Balota afiŝo. Listo de kandidatoj. Elektokampanjo. Apogi kandidaton. Doni sian moralan apogon al iu.
Intrigi por certigi la elektiĝon de kandidato.
La elektoj estu kiel eble plej demokrataj./Oni batolos la 8-an de ..., pri la prezidanteco. Prokrasti la elektojn ĝis la ... Rompi la indiferentecon de la publiko.
Por la havi rajton de voĉdonado(=por esti balotrajta), por esti elektebla, oni devas havi la aĝon de ... / Por baloti (= voĉdoni) oni metas balotilojn ( plej ofte paperon) en la balotujon (en la urnon) (plej ofte : skatolo).
Iri al la urnoj (= voĉdone elekti ). La balotado estas sekreta, publika./ Li havis la kuraĝon voĉdoni “nen” publike.
Mi donas mian voĉon al ... Anticipi la rezultojn. Prognozi. Havi plej multe da ŝancoj esti elektita. Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco. Havi nenian ŝancon esti elektita. La ŝancoj kreskis, malkreskis.
Kalkuli la nombron de registritaj elektantoj, de la voĉdonintoj. Kalkuli la voĉojn. Kolekti voĉojn. Brila venko. / Kontroli la regulecon de la elektoj. Baloto ne regula. Ne valida rezulto. Nuligi la rezulton de baloto pro kalkuleraro./ Rebaloto. Aranĝi lojalajn elektojn.
Senrajtigita deputito pro miselekto. Malfeliĉa kandidato. / Kiom da kandidatoj realigis sian programon kiam ili estis elektitaj? / Zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj.
Vidu:KONGRESO: 29/16.