每日一词 ŜANCELI 搖 /yao2/
ŜANCELI 搖 /yao2/
1. Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras:
用力往返推立物, 使其傾倒或至少不再挺立
Fortega vento ŝancelis la arbojn.
強風搖樹.
Li puŝis min - mi ŝanceliĝis kaj falis.
他推我 - 我晃一下並跌倒.
La dometo, malgranda, sed forta, ne estis ŝancelata de la tempesto.
那小屋雖小卻很堅固, 不被暴風所動搖.
Nia boato glitis sen ŝanceliĝado.
我們的船滑行著沒有搖晃.
2. Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion:
使某物變弱, 變脆, 或陷於危險
La diboĉoj de la princo ŝancelis lian tronon.
王子的放蕩危及他的王位.
Mia sano ekŝanceliĝis.
我的健康變得不穩定了.
Via volo estas neŝancelebla.
你的志向是不可動搖的.
Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn!
我國不需要動搖的政客!
tradukis Manlajo (Tajvano)