ETENDI 延伸 /yan2-shen1/
1. Malvolvi laŭ la longo, longigante en unu direkto:
循長度展開, 向某方向伸長
Mi etendis la kapon tra la fenestro kaj vokis la infanojn.
我伸頭出窗叫小孩.
Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
向痛苦的地方我們伸出援手, 向迷人的地方我們投以眼光.
Tiu knabaĉo eletendis la langon!
那個小頑童伸出舌頭!
2. Doni, prezenti ion etendante la brakon:
伸出手臂給出或展現某物
Mia amato etendis la ringon al mi.
我的愛人送給我戒指.
3. Malvolvi ĉiudirekten, kovrante pli ampleksan spacon:
向四方展開, 蓋住更廣的空間
La birdo etendis siajn flugilojn.
鳥兒展翅.
Etendado de la flugiloj helpas ne fali dum ŝvebado.
展開翅膀有助飄翔時不掉下.
Tiu periodo etendiĝas de 1900 ĝis 2000.
那個時期由 1900 年延展至 2000 年.
4. Plilongigi aŭ pliampleksigi metalon, malplidikigante ĝin:
藉敲薄而延長或擴展金屬
La juvelisto batetendis foliojn da oro.
珠寶匠敲展金箔.
Stano estas etendebla metalo.
錫是可延展的金屬.
5. Disvastigi ĉiudirekten:
多向擴展
La reĝo volis etendi la limojn de sia regado.
國王想擴展他的王國.
La vento disetendis aromon de floroj.
風擴散了花香.
Kaj jen ni ekvidis grandegan etendaĵon da akvo.
接著我們看到巨大的水域.
tradukis Manlajo (Tajvano)