28. KOMPAROJ
Barakti kiel fiŝo ekster akvo./ Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto./ Drinki kiel truo, spongo, funelo. Ekscitiĝi kiel bolanta lakto./ Esti por iu kiel patrino. Esti kiel fiŝo en akvo./ Fali ĉiam plandalsube kiel kato. Gapi kiel bovido. Gardi iun kiel la pupilon de sia okulo. Helpos kiel hirundo al mortinto./ Iri kiel anaro da ŝafoj post kriemuloj./ Iri kiel la ŝafoj de Panurgo. Iri kiel la vento. Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo./ Kreski kiel fungo post la pluvo./ Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita./ Manĝi tiom kiel birdeto./ Marŝi kiel procesio./ Mensogi kiel kalendaro, gazeto, funebra parolado./ Ridi kiel kreteno./ Rigardi stulte kiel ŝafo./ Salti lerte, gracie kiel urso ebria./ Soni kiel malplena barelo./ Tremi kiel aŭtuna folio./ Vivi sur tero kiel en infero./ Vivi kiel kuko en butero./ Vivi kiel hundo kaj kato.
Alta kiel cedro. Amara kiel galo, aloo, genciano, kakao./ Bela kiel anĝelo./ Certa kiel duoble du kvar. Ĉasta kiel glacio. Fiera kiel pavo, Hispano. Ĵaluza kiel tigro./ Kaprica kiel aprilo./ Klara kiel kelo nokte./ Libera kiel birdo aera./ Maldika kiel haro./ Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo./ Malriĉa kiel muso preĝeja./ Malsaĝa kiel ŝtipo./ Milda kiel ŝafido./ Modesta kiel violeto./ Mutega kiel la steloj./ Nigra kiel korvo, inko./ Obstina kiel kapro./ Premataj kiel sardeloj en barelo./ Pura kiel vango de virgin’ amata (= virgulino)./ Ronda kiel la suno./ Ruza kiel lupo. / Sama kiel la mia - tute malsama ol la mia./ Sekura kiel sub hunda gardo./ Stulta kiel ŝtipo, azeno, ansero, kaprino, kukurbo, napo, melono./ Vigla kiel lacerto.
Diferenco kiel inter tero kaj ĉielo./ Okuloj bluaj kiel ĉielo. Tio trafis min kiel tondro./ Talio kiel vespo.
Tiel simila unu al la alia kiel du gutoj da roso, akvo. Tiel densa kiel rafanetoj en fasko. Tio konvenas kiel botoj sur manĝotabloj. Oni konas lin kiel blankan lupon.