PRUDENTA 謹慎 /jin3-shen4/
1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj:
思慮及約束自己動作與行為合於實際生活經驗及社會習慣
Mi ne estas prudenta homo - mi ne ŝatas pripensadi ĉion.
我不是個謹言慎行的人 - 我不喜歡凡事多慮.
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
腦子越是謹慎, 舌頭越是沉默.
Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
缺乏謹慎者, 聖人救不了.
Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
謹慎地聽就是注意地聽.
Finfine li prudentiĝis kaj ne plu agas erare.
終於他謹言慎行起來而不再做錯了.
2. Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj:
依情境節制自己行為
Lia prudenta propono revivigis nian firmaon.
他深思熟慮的建議復興了我們公司.
Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
致富不在收入, 而在謹慎的支出.
Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
每個人依其思慮及感覺而生活.
Kio povas prudentigi tiun senprudentan knabinon?
有什麼可使那大而化之的女孩變嚴謹?
tradukis Manlajo (Tajvano)