每日一词 PLENDI 訴苦 /su4-ku4/
PLENDI 訴苦 /su4-ku4/
1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon:
以話語表達其痛苦, 苦惱
La infano plendis pro doloro.
孩子因痛叫苦.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
訴苦及哭泣去不了痛苦.
Ŝi rigardis al mi plende.
她訴苦地看著我.
Mi ĉion suferas neplendante.
我不埋怨地承受各種苦.
2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu:
以話語表達對某事或某人不滿
Ŝi plendis, ke vi batas ŝin!
她抱怨說, 你打她!
Se neniu plendas, neniu defendas.
如果沒人埋怨, 就沒人答辯.
Senfara plendo ne estas defendo.
未做的埋怨不是答辯.
tradukis Manlajo (Tajvano)