31. KURACI - MALSANO - SANO
“Taksi la sanon ni lernas en malsano.”
Doloro, sufero: akra, obtuza, profunda, neelportebla, neeltenebla, lancina, apenaŭ imagebla. En paroksismo de doloro.
Kiel vi vin sentas ? Mi sentas min malsana, ne tute sana. La stato de mia sano ne estas bona. Delikata sano. Mi facile malvarmumas. Doloras ĉi tie. Min doloras mia reŭmatismo. Dolorigi al si la piedon. Mute kovata doloro. Senti doloron en la kapo. Kramfo. Senti piketadon en la gorĝo.
Grimaco de eksufero. Kriegi de doloro, kvazaŭ oni lin tranĉus./ Kvietigi doloron./ Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
Febro forta, intensa, intermita, kontinua. Febro akcelas la pulson. Preni la temperaturon. Havi febron. Skuiĝi de febro. La febro lin tenas. Kuracilo kontraŭ febro. Intermita kurbo de temperaturo. La intenseco de febro malkreskas.
Malzorgi sian sanon. Perdi la fortojn. Esti la ombro de si mem. Vangoj palaj de anemio. Havi kapturnon. Suferi je nerva singulto. Suferi trafon de sinusito, de brusta seka tuso, nehaltigebla, konvulsia tusado. Senti palpitaciojn. Suferi ventojn ( furzi ). Borborigmo. Tranĉas al mi en la ventro ( kolikoj). Teni al si varme la ventron. Krizo de astmo, apendicito. Insuficienco: kora, rena, hepata.
Antaŭvertaj simptomoj. Malsaniĝi je ftizo. Severa atako de podagro. Homo psike malsana. Psikopato. Mania- deprimiĝa psikozo. Paranojo. Psikomata. Somato.
Lukti, rezisti kontraŭ malsano.
Malsano beniga, maligna, kontaĝa, imaga, hereda, kronika.
Sterni en la lito. Sveni. Vomi. Sputi. Stertori. Deliri. Agonii.
Kuracisto familia. Doktoro Z. Specialisto pri pulmoj. Praktiki medicinon. Alopatio. Homeopatio. Akupunkturo. Praktikanta kuracisto. Praktikisto. Via vivo estas en liaj manoj.
Havi la liberan elekton pri sia kuracisto. Mi sendos venigi la kuraciston./ kabineto de doktoro Z. La akceptejo de la kuracisto. La atendejo./ Li akceptas ĉiun ĵaŭdon. Klinika esplorado, signo. Diagnozi. Lokalizi la tumoron./ Ĉiu malsanulo estas kazo./ La kuracisto povas nur helpi la naturon. Paciento./ Bulteno de sanstato.
Deontologio. Kaduceo.
La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. MALGRAŬVOLA KURACISTO. MALSANULO PRO IMAGO ( Moliere).
Montru, elŝovu la langon. Ŝlima lango. Esplori la fundon de la gorĝo. Aŭskultumi la pulmojn, la koron. (stetoskopo). Palpi la pulson. Kiom da pulsbatoj en unu minuto? Senti la pulson de siaj arterioj. Akcelado de la kora ritmo. Arteria tensio, premo. Tensiometro. Hipotensiulo. Hipertensiulo./ Radioskopio ( iksaj radioj ). Radiografi.
Analizo. Kolesterolo.
Tio estas zorgiga simptomo. Esti serioze malsana. Havi pravan kaŭzon por maltrankviliĝi. La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon.
Preskribo adekvata. Preskribo entenas konsilojn pri dieto kaj recepton por pocio. Konformigi dieton al la temperaturo de malsanulo. Nutra, severa, senvianda dieto.
Obei la indikojn de recepto. Religio sekvi, observi la preskribon de la kuracisto. Fari tri inhalojn en unu tago ( inhalilo ).
Antibiotikoj. Aerosoloj. Apliki kuracilon en malsano. Fari al iu aplikon de nova kuracmetodo. Singarde dozi medikamentojn. Intravejna injekcio de kalcio. Injekti morfinon al agonianto.
Ordoni ripozon al iu. Supernutri malsanulon. Eviti ĉiujn ekscitaĵojn. Lasi la naturon agi mem. Pli bona kuracisto estas la tempo.
Banloko. Banurbo. Termobanejo ( trinkkuracado ). Termofonto.
Retrovi la sanon. Mirakla resaniĝo. / Konvaleski. Recidivo.