dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区学习问题讨论 Diskutado pri problemoj en lernado → kiel diri (38) (eamo)

您是本帖的第 1511 个阅读者
树形 打印
标题:
kiel diri (38) (eamo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
kiel diri (38) (eamo)

38. LUDI

             

            Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

Pri infanoj:  Lotu, por ke ni sciu, kiu ludos la unua. Ili lotis kaj la loto falis sur lin, trafis lin. La loto decidos; ĉesigis la disputojn.

Ludi rabistoj kaj ĝendarmo. Ludi kaŝiĝo (kukui). Ludi je averso aŭ reverso, fronto aŭ dorso de monero.  Vi estas varma. ( proksime al serĉata objekto de la ludo). Blind-ludo.

Divenu kiom da nuksoj mi havas en la mano. Lasi tri provojn por diveni. Diveni malĝuste. Morao. Tuŝludo. Ŝafsaltado./ Rulringo. Ŝnursalti. Ludi globetojn, keglojn. Ludi soldatojn. Stanaj soldatoj.

Sin balanci sur tabulo. Balanciloj: baskulo, pendolilo. Baskulludo.

Ludi kun sia pupo. Ludi per ostoj ( kiel kegloj). Treti kolorajn bidojn.

Paradiza ludo. Turbo. Puzlo.

Kroketludo ( arkoj ). Bilboko. Volano. Diabolo./ Polmoludo.

KARTOJ: Kartaro. Partio de kartoj. Gajni, perdi la partion. Kvaro da kartludantoj. Partnero.

La naŭ de piko, trefa damo./ Reĝo. Damo. Fanto (= bubo ). Piko. Trefo. Karoo. Kero./ Aso. Trio de asoj.

Miksi, disdoni, sterni la kartojn. Egaligi la ŝancojn inter la ludantoj. / Surtabligi siajn kartojn. Atuti. La atuto estas kero. Superatuti. Renonci./ Talono. Ŝlemo.

Nun estas via vico ludi. Fari ĉeson ( provizore rezigni pri rajto ludi.)

Li prenis du prenojn kaj mi faris tri. Poentoj. Gajni en kartludo. Havi fortunon ĉe la ludkarto./ Blufi ( en pokera ludo). Ŝkopi. Ĝui peĉe nigran misfortunon ĉe pokero./ Ili ludis kartojn je grandajn sumoj. La amo al kartludo lin plene ruinigis.

Konata trompisto ĉe kartludo./ Kibico.

Damoj. Ludi damojn. Disko de damludo. Blovi.

Ŝako. La 64 ĉeloj de la ŝaktabulo. La pecoj de la ŝakludo. Ĉevalo. Reĝo. Damo. Kuriero. Peono. Aroki. Ŝako per malkovro. Mato. Pato. Diagonalo.

Sagaca solvo de ŝakproblemo.

Hazardludoj: bakarato, ruleto./ Krupiero./ Kazino. Ludi pri alta sumo. La ĵeto estas farita. Riski monon el ludo. Kvarobligi sian ludmonon. Ricevi okoblan gajnon el sia vetmono.

Bilardo. Karamboli. Defii amikon ĉe bilardo.

La ludo ne valoras la kandelon.

Vortludo: Diamanto, di-amanto. Esperanto, edzperanto. Viando estas dolĉa aĵo sed ne dolĉaĵo. La aŭtomato estas sprita aĵo sed ne spritaĵo. Ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas. Pli facile estas ordoni, ol oron doni.

Trovi la solvon de enigmo. / Kalemburo.

Kontraŭknalo: Labori fiŝe kaj muse;

             Labori fuŝe kaj mise.

ip地址已设置保密
2016/4/1 20:46:38

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06506 秒, 4 次数据查询