40 MANĜI
“Dum la manĝado venas apetito.”
Bonan apetiton! Veki, stimuli, eksciti, perdi apetiton. Solida apetito. Senapetiteco. Aperitivo. Venigi akvon en la buŝon. Manĝi , gluti ion per la okuloj.
Manĝi sen apetito, nur per dentopintoj, tiom kiom birdeto. Manĝi modere, ĝis krvo, ĝissate. Plenŝtopi sian ventron. Disbuki zonon pli vaste. Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro. Ekscesoj en la manĝado.
Malsata kiel lupo. Krevi, morti de malsato. Suferi malsaton./ Doni al iu ( por) manĝi kaj trinki.
Formanĝi, gluti ion per unu gluto. Bulimio. Fari misgluton. Gluti misvojen. Senmaĉe gluti. Leki al si la lipojn.
Havi nenion por manĝi. Li ricevis pli ol kiom lia porcio. Porciolimigo en milittempo. La registaro porciumis la kafon. Porciuma karto. Malbloki kontingenton de sukero./ Surogato.
Neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj. Provianto. “ Viktualio”.
Ne por manĝi ni vivas, sed por vivi ni manĝas./ Dufoja manĝado en la tago.
La plezuroj de la tablo. Ĝui delikatajn manĝojn. Delektinda , fajna manĝo. Fidi la fajnan guston, la nazon de sia ĉefkuiristo. Aranĝi delikatan, rafinitan menuon.
La odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazon. La rostata kokido apetitveke oriĝis. La tagmanĝo vin atendas. Malfruiĝi al la tagmanĝo. Preni tagmanĝon en restoracio. Inviti iun ĉe sia tablo.
La prezo de la manĝo estas 8 frankoj. En tiu prezo estas entenata la vino. 8 frankoj ekskluzive je, de la vino. La prezo ekskluzivas, inkluzivas, inkludas...
Preni tagmanĝon en restoracio kun fiksa prezo, laŭ karto. Rekomendita restoracio. Kafeterio, kantino. Refektorio./ Bufedo. Pikniki. Kunporti ne varman manĝaĵon./ Konservaĵo el ... / Ladmanĝo ( ladlakto, ladbovaĵo )
Kiaj estas la horoj de la manĝoj? Unua manĝmeto.
Primeti la tablon ( alonĝo). Kompleta servico el fajenco (teleroj, pladoj, saŭcujo, salatujo, supujo).
Servico da glasoj. Servico-ŝranko./ Bovlo. Fingrolava bovlo. Breĉetita telero. Rustimuna tranĉilo./ Korodimuna klingo.
Surtabligi manĝaĵon. Servi ĉe tablo. Kelnero./ Trinkmono. La tagmanĝo vin atendas. Riĉe, abunde primetita tablo./ Surtabligi la fruktojn (en la fino de la manĝo).
“OSIP! Prenu supon al vi!” Atentu, via maniko trempiĝas en la saŭco.
Sin regali per bona manĝo. Riĉa manĝaĵo.
MENUO: Supo legoma, vianda, porea, piza, avena, kun cepoj. Senŝaŭmigi supon. Blovi la supon ( se tro varma). Kubo de kondensita supo. Buljono. Konsomeo.