41 MEMORI
“Kiu volas mensogi, devas bone memori.”
Memoro fidela, bone meblita, malfidela./ Lia memoro. Rifuzas lin servi, forlasis lin. Memori vorton, fakton, lecionon, ofendon, bonfaron. Memori bone, klare, konfuze. Sian memoron kultivi, ekzerci, streĉi. En sia(n) memoro(n) ion enskribi, stampi, noti, gravuri, revoki./ El sia memoro ion forviŝi.
La fluo de la rememoroj. Tuta rozario da rememoraĵoj. Rememorojn veki, elvoki.
De post nememorebla tempo. Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro.
Freŝe vivas io en la memoro. Mi revidas ĉiam en mia memoro la bildon de tiu terura nokto. Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda./
Mi elportas el via urbo la plej bonan rememoron. Konservi agrablan memoron pri tio. Ne forgesi ion ĝis la tago de sia morto.
Kiom mi memoras...( la peco ne plaĉis al mi.) Se min ne trompas mia memoro./ Fari nodon sur sia tuko ( por ne forgesi pri io ).
Senti kulton por ies memoro. Honori ies memoron. Kulpa je forgeso. Ripari forgeson./ Lia memoro vivos eterne. Rememori iun kun pietato. Starigi daŭran, nedetrueblan, tempospitan monumenton al iu. / Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron./ Revigligi malnovajn kutimojn.