42 MILITO - PACO
“Kiu havas la forton, havas la rajton.”
Milito defenda, agresa, maljusta,kolonia, eksterlanda, interna, enlanda, intercivitana, malvarma, psikologia, totala, fulma, prembutona ( = butonprema), la plej ekstermanta ( kiun oni konis en la historio ). Milito de la nervoj.
Militon deklari, fari, gajni, perdi. Eniri en militon.
Milita parado, preparado, ago, kanto. / Vidu:ARMEO.
Satigi sian bezonon de gloro per milito. Atingi sian celon per fero kaj sango (= per fajro kaj glavo ). Dronigi la mondon en la barbareco. Verŝi senkulpan sangon. La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. Frato fraton atakas ŝakale./ Du militas, tria profitas.
Al la armiloj! Invadi la landon. Armita ĝis la dentoj. Koalicii kontraŭ... Sin alianci kun najbara regno. Perfidi sian aliancon. Tio aŭguras nenion bonan. Internigi fremdajn civitanojn en koncentrejon dum milito.
Neakordigebla konflikto. Ultimato. Militkazo. La patrujo estas en danĝero. La kvina kolono. La dua “ buroo” de la armeo okupiĝas pri spionado kaj kontraŭspionado.
Anonco de la militdeklaro. Tumultsonorado. Mobilizado. La milito eksplodis tute ne atendite. Internacia konflikto. Eniri en militon.
Akcepti la batalon. Pretigi sin por la batalo. Iri al la fronto. (Iri ) kiel bovo iras al la buĉo. Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo./ Akceli la marŝon de trupo. Defendi sian patrujon. Ricevi fajrobapton. Montri elstaran heroecon. Sola kontraŭ ĉiuj. Brave, kuraĝe batali. Kuraĝe riski sian vivon. La kuraĝo kreskas kun la la danĝero./ Lia kuraĝo sinkis en la krurojn, en la botojn. Perdi la kuraĝon. Repreni kuraĝon. Kolekti sian kuraĝon. Ĉerpi kuraĝon.
Perdi brakon en la batalo. Milita invalido. Hajlo, pluvo da kugloj. Sub fajfado de kugloj. Kuglo trafis lin meze en la frunto. Profundo de penetro de kuglo. Maro da sango.
Levi la vunditojn el la batalkampo. Akceli la evakuadon de la vunditoj. Reveni, eskapi senvunda el la batalo. Savi sian haŭton.
Doni , verŝi sian sangon por la patrujo. Tero sorbigita de sango. Glore morti ĉe la fronto por (pro) la patrujo. Perei en batalo. Miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardo./ Apokalipsa spektaklo.
Suferi grandajn perdojn. Mankantoj. La pafado falĉis tutajn vicojn el la soldatoj. Kadavroj kuŝis dense unu ĉe la alia. Hekatombo. La cifero de la mortintoj estas alta. Miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo. Buĉi blinde sendistinge. Kion utilos nia sango? Tia buĉado malhonoras la civilizitan mondon. Multe da larmoj estis ploritaj pro ĝi. Nia priplorinda filo. / Bona generalo ŝparas siajn soldatojn.