dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区学习问题讨论 Diskutado pri problemoj en lernado → kiel diri 46

您是本帖的第 1454 个阅读者
树形 打印
标题:
kiel diri 46
eamo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:100
积分:1089
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eamo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eamo

发贴心情
kiel diri 46

46 OKULO - RIGARDI

                              Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.

Okuloj nigraj, bluaj, verdaj, ametistaj,/ brilaj (brila okulparo), klaraj, malklaraj, flamaj, ardaj, inteligentaj, parolantaj, revantaj,/ arogantaj, lacaj, bluringaj, larme humidaj, ruĝaj (de ploro), dilatitaj ( de teruro).

 

Rigardo fluga, preterfluga, penetranta, penetrema,/ agla, akra, riproĉa, malafabla, straba, oblikva, fulmanta,/ senpensa, vaka, / indigna, senparola,/ danka, amplena, karesa, signifoplena, scivola, multparola, elokventa, bonkora, varmige, hipokrita.

 

Okulojn levi, mallevi, fermi, direkti al , streĉi, levi petege, bendi ( al iu ).

 

Okuloj radias, haltas sur io, gluiĝas al io, ĵetas fulmojn, ronde malfermiĝas, ne povas satiĝi je la vidado de ..., preskaŭ elŝoviĝas el la kavoj./ La flama brilo de liaj pupiloj.

 

Rigardi malafable, de proksime, malantaŭen, ĉirkaŭen, kun riproĉo, tra la seruro; per malŝata, fluga...rigardo; per ambaŭ okuloj, gvatokule, per larĝe malfermitaj okuloj.

 

Kroĉi sian rigardon sur iun. Haltigi sian rigardon sur ies vizaĝo. Avidege ĵeti okulon al iu. Sinforgese glui la rigardon sur iun. Lia okulo brilis per ekstazo. Ekstaziĝi. Kuraĝi rigardi iun en la okulojn./ Deturni de iu la rigardon./ Alforĝi al si la rigardojn.

 

Ĵeti la rigardon ĉirkaŭen. Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo. Oni ne vidis unu la alian./ Liaj okuloj ronde malferiĝis. Ne kredi al siaj okuloj. Rigardi per ambaŭ okuloj. Teni la okulojn en streĉo. Buŝon kaj okulojn disstreĉi pro miro.

 

Trabori iun per la okuloj. Malŝate rigardi iun de alte. Sendi al iu akran rigardon. Neniam plu lin mi vidu. Neniam li venu antaŭ miaj okuloj. Ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo. For de miaj okuloj. Foriru de mi !

 

Akcepti la novaĵon kun vaka okulo. Kredu al mi, tiel ajn (ratojn) mi neniam vidis. Fidu propran okulon. Observi kun atentaj okuloj. Laŭ la unua rigardo, tio ŝajnas al mi ĝusta. Pli da okuloj, pli da certeco.

Propraokule konvinkiĝi pri io. Vindi, kovri al si la okulojn (por ne vidi). Ĵeti supraĵan rigardon sur ion. Mezuri per unu rigardo. Rigardi ĉion tra persona vitro. Tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojn.

 

ip地址已设置保密
2016/6/1 10:51:07
eamo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:100
积分:1089
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给eamo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eamo

发贴心情

Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro (kiu) : ŝutas polvon en la okulojn (por blindmirigi). Morti de envio (ĉar): ju pli da havo, des pli da pravo.

 

Sablero en falis en mian okulon. Havi fremdan korpon en la okulo./ En fremda okulo ni vidas ligneron ( spliton), en nia ni trabon ne vidas ( ne rimarkas). Havi bluaĵojn sub la okuloj; blue kadritajn okulojn.

 

Havi malbonajn okulojn. Perdi la lumon (blindiĝi). Blinda de naskiĝo. Trafita de blindeco. Skribi brajle./ Ridas blindulo pri lamulo.

 

Okulo al okulo, vizaĝo al vizaĝo./ Okulon pro okulo, denton pro dento.

 

Gardi ion kiel la pupilon de siaj okuloj. Retino (retina disiĝo). La bildo formiĝas sur la retino. La flava makulo de la retino. Korneo. Iriso (kun la pupilo). Kristalino. Optika nervo. La povo de akomodo de la homaj okuloj. Akomodiĝi./ Larmodukto. / Vidu PIV p.1263.

 

Okulvitroj senkadraj. Surmeti, alŝovi okulvitrojn proksime al la okuloj./ Brova arko. Nazumo. Surmeti kontaktlensojn.

Okulisto (= oftalmologo). Optikisto./ Banko de l okuloj. Katarakto. Glaŭkomo. Kisto. Miopa, presbiopa, hipermetropa, anastigmata./ Strabismo (diverĝa, konverĝa)./ Konjunktivito./ Kolirio.

 

hordeolo.

 (la fino)

ip地址已设置保密
2016/6/1 10:51:34

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询