Iam mi ŝtelis de paĉjo librojn el la skribotablo kaj legis ilin, kaj ĉiuj tiuj strangaj aferoj estis en ili, mi nur ne komprenis ilin. Ŝajne ekzistas ia sigelo, kiun oni devas antaŭe forigi, por trovi la sekreton. Mi demandis la servistinon, petis ŝin klarigi al mi la frazojn en la libroj, sed ŝi priridis min. Terure esti infano, plena de scivolo kaj nepermesata demandi iun, ĉiam esti ridinda antaŭ tiuj granduloj, kvazaŭ oni estus io stulta aŭ senutila. Sed mi ekscios ĝin, mi sentas, ke mi nun baldaŭ scios ĝin. Parto jam estas en miaj manoj, kaj mi ne volas malpersisti, antaŭ ol mi posedos la tuton!”