Do ne povas esti io danĝera, ne io grandega kaj grandioza, kion oni kaŝis antaŭ li. Edgar estis iomete seniluziigita.
那么他们在自己面前隐瞒的不是什么危险的事,不是什么大不了的、了不起的事儿,埃德加有些失望。
grandioza: (指事物给人的印象)宏伟的,壮观的,壮丽的,堂皇的
Sed kial ili forlasis la hotelon? Kien ili iris nun solaj en la nokto? Altsupre, ventoj ŝajnis ŝvebi per gigantaj flugiloj, ĉar la ĉielo — ĵus antaŭe ankoraŭ pura kaj lunhela — nun fariĝis malluma. Nigraj tukoj, ĵetitaj de nevideblaj manoj, iam kaj iam envolvis la lunon, kaj la nokto tiam fariĝis tiel malpenetrebla, ke oni apenaŭ povis vidi la vojon; sed baldaŭ ĝi denove brile heliĝis, kiam la luno liberigis sin. Arĝento malvarmete transfluis la pejzaĝon.