![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Timigite la du turnis sin kaj fiksrigardis en la mallumon.
Edgar restis mute apoganta sin al la arbo, kun alpremitaj brakoj, kaj kaŭrigis la etan korpon profunden en la ombron. Regis tomba silento. Tamen ili ŝajnis terurigitaj. “Ni reiru,” li aŭdis diri sian patrinon. Time sonis tio de ŝiaj lipoj. La barono, evidente mem maltrankvila, konsentis. La du reiris malrapide, karese alpremiĝintaj. Ilia interna embaraso estis bonŝanco por Edgar.