La knabo scias, ke li estas la malpli forta, sed li ne cedas. Fine, fine ja venis la momento longe prisopirita, por pasie elŝarĝi la tutan perfiditan amon, la amasigitan malamon. Blinde li marteladas per siaj etaj pugnoj, mordante la lipojn en febra, sensenca ekscitiĝo. La barono nun ankaŭ ekkonis lin, ankaŭ li estas plena de malamo kontraŭ tiu kaŝa spiono, kiu amarigis al li la lastajn tagojn kaj fuŝis la ludon; energie li rebatas, kien ajn li trafas.