![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
“Bonan tagon,” li diris ree. Li devis disŝiri tiun silenton, tiun treege minacantan silenton, kiu pendis super li
Ree la patrino ne respondis, ree ŝi preterrigardis lin. Kaj en nova teruro Edgar sentis sin nun kontraŭe de intenca, amasigita kolero, kian li ĝis nun en sia vivo ne spertis. Ĝis nun ŝiaj disputoj ĉiam estis nur furiozaj eksplodoj, pli de la nervoj ol de la sento, rapide finitaj per kvietiga rideto. Sed tiufoje, tion li klare ekkonis, li estis eliginta sovaĝan senton el la plej profunda grundo de ŝia naturo, kaj li ektimis pro tiu potenco malsingarde provokita. Li apenaŭ kapablis manĝi. En lia gorĝo io seka ŝvelis, kio minacis sufoki lin. Lia patrino ŝajne ne rimarkis ion ajn de ĉio tio. Nur nun, ekstarante, ŝi kvazaŭ okaze returnis sin kaj diris: “Venu poste supren, Edgar, mi devas paroli kun vi.”