La leonreĝo faris demandon al la tutaj bestoj:
“Vi aŭdis? La simio mortigis strigido, kaj nun Strigo-Panjo ne
volas veki la Suno. La tago ne denove alvenos!”
Tiam la leonreĝo alvokis la simion, kiu rigardis ĉirkaŭajn animalojn kun maltrankvilo.
“Simio,” leono diris, “kial do vi mortigis strigidon?”
“Ho reĝo!” respondis la simio, “Ĉio ĉi tio estas kulpo de korako. Li kriis averti nin pri la danĝero. Do mi saltis de arbo al arbo por averti ĉiujn loĝantojn el la arbaro. Branĉo estis rompita sub mia pezo kaj mi falis ĝuste sur la nesto de strigo.
“Estas tiel,” la reĝo diras, “la korvo teruris la simion, kiu mortigis la strigidon. Do nun strigo-panjo ne volas veki la suno, kaj la tago ankaŭ ne povos ree aperi.
Poste la leonreĝo alvokis la korakon. La nigra birdo alvenis ĉi tie frapetinte flugilojn eligi sonon: “pula, pula, pula!” kaj li diris: “Reĝo, ĉio ĉi tio estas la kulpo de la leporo. Mi vidis lin kuri kiel frenezulo inter la eriko, kiel la diablo pelus ĝin malantaŭ. Ĉu tio ne estis alarmo?
La Reĝo kapjesis kaj diris al ĉiuj:
“Estas tiel,” la leporo donis alarmon al la korvo, la korvo estis terure timiginta la simion, la simio mortigis la strigidon. Nun strigpanjo ne volas ree veki la suno, la tago ankaŭ ne povas aperi.