Kia bela somera nokto
作者:彭万洲
世译:al la
夏夜,公园里静悄悄的。
Estis somera nokto. En la parko regis kvieto kaj silento.
水池里,睡莲刚闭上眼睛,就被呜呜的哭声惊醒了。她睁开眼睛一看,是一只蚂蚁趴在一根水草上。睡莲问:“小蚂蚁,你怎么啦?”
En la baseno, apenaŭ nimfeo fermis siajn okulojn por dormi, kiam aŭdiĝis ondo da plorsingultoj. Malferminte siajn okulojn, ŝi vidis, ke eta formiko kuŝis surventre sur la akvoherbo. Nimfeo demandis: "Eta formiko, kio okazis al vi?"
小蚂蚁说:“我不小心掉进池塘,上不了岸啦!”
Eta formiko respondis: "Mi senatente falis en la basenon kaj ne kapablas surbordiĝi!"
“快上来吧!” 睡莲弯弯腰,让他爬了上来。
"Rampu sur min!" Nimfeo tuj kurbigis sin, por ke eta formiko povu surrampiĝi.
小蚂蚁非常感激,连声说:“谢谢您,睡莲姑姑。”
Kun profunda dankemo, eta formiko diradis: "Dankon, onjo Nimfeo."
睡莲说:“今晚就在这儿住下吧!你瞧,夏夜多美啊!”
Nimfeo diris: "Ĉi-vespere vi povu pasigi la nokton ĉi tie! Jen, kia bela somera nokto!"
小蚂蚁摇摇头,说:“我得回家。要不,爸爸妈妈会着急的。”
Skuante nee la kapon, eta formiko diris: "Ne! Mi devas iri hejmen, alie paĉjo kaj panjo mortos de maltrankvilo."
他们的话让正在睡莲叶上休息的蜻蜓听见了。他问:“睡莲姑姑,有什么事吗?”
La interparoloj de nimfeo kaj eta formiko atingis la orelojn de libelo, kiu ripozis sur la folio de nimfeo. "Onjo Nimfeo, pri kio temas?" libelo demandis.
“小蚂蚁想回家,可我没办法送他。”
"Eta formiko brulas pro la malpacienco iri hejmen, sed mi ne povas akompani lin hejmen."
蜻蜓说:“让我来送小蚂蚁吧!”
Libelo diris: "Lasu min akompani lin!"
睡莲问:“天这么黑,你能行吗?”
Nimfeo demandis: "Estas tiel mallume, ĉu vi ne timas?"
这时,一只萤火虫飞来了,说:“我来给你们照亮。”
Tiam alflugis lampiro, kaj diris: "Mi lumigu vojon por vi ambaŭ."
小蚂蚁爬上了“飞机”,蜻蜓起飞了。萤火虫在前面点起了亮晶晶的小灯笼。
Kun eta formiko surdorse, libelo ekflugis, gvidata de lampiro lumiganta sian brilantan lanterneton.
蜻蜓飞呀飞,飞过青青的假山,飞过绿绿的草坪,飞到一座花坛前,小蚂蚁到家了。
Post flugado trans verdecan rokaĵon kaj verdan herbejon, libelo haltis antaŭ partero. Finfine eta formiko sukcesis atingi la hejmon.
星星看见了,高兴地眨着眼。
Vidinte tion, steloj ekpalpebumis de ĝojo.
啊,多美的夏夜呀!
Ho, kiel bela estis somera nokto!
(译自小学一年级语文(下册)64页15课)