触摸春天
Palpsenti la printempon
作者:吴玉楼
世译:al la
总策划:vejdo
责任编辑:eto
邻居的小孩安静,是个盲童。
Anjing estas blinda knabino de mia najbaro.
春天来了,小区的绿地上花繁叶茂。桃花开了,月季花开了,浓郁的花香吸引着安静。这个小女孩,整天在花香中流连。
Kiam la printempo alvenas, vidiĝas en nia loĝkvartalo verda pejzaĝo: floroj kaj herboj en pompo. Persikaj floroj ekfloras, kaj ĉinaj rozoj ankaŭ ekfloras. Altirate de aromo, Anjing vagadas inter aromaj floroj la tutan tagon.
早晨,我在绿地里面的小径上做操,安静在花丛中穿梭。她走得很流畅,没有一点儿磕磕绊绊。安静在一株月季花前停下来。她慢慢地伸出双手,在花香的引导下,极其准确地伸向一朵沾着露珠的月季花。我几乎要喊出声来了,因为那朵月季花上,正停着一只花蝴蝶。
Matene, mi faras gimnastikajn ekzercojn sur la pado en la verdaĵa spaco, dum Anjing navetadas inter la floroj. Ŝi faras siajn paŝojn tre glate, sen ajna stumblo. Haltinte ĉe rozarbeto, ŝi lante etendas siajn manojn kaj tre precize atingas rozon kun rosperloj laŭ ties aromo. Vidante tion, mi preskaŭ ekkrias, ĉar sur la rozo ripozas diverskolora papilio.
安静的手指悄然合拢,竟然拢住了那只蝴蝶,真是一个奇迹!睁着眼睛的蝴蝶被这个盲女孩神奇的灵性抓住了。蝴蝶在她的手指间扑腾,安静的脸上充满了惊讶。这是一次全新的经历,安静的心灵来到了一个她完全没有体验过的地方。
Senbrue Anjing kunmetas siajn mankavojn kaj enigas en ilin la papilon. Kia miraklo! La papilio kun malfermitaj okuloj estas eĉ kaptita de la blinda knabino per ŝia magia inteligenteco. Kiam la papilio baraktas batante per la flugiloj en siaj kunmetitaj mankavoj, ŝia vizaĝo tuj disradias miron kaj ĝojon. Tio estas tute nova sperto por ŝi. Ŝia koro troviĝas en la loko, kien ŝi neniam iris antaŭe.
我静静地站在一旁,看着安静。我仿佛看见了她多姿多彩的内心世界,一瞬间,我深深地感动着。
Starante apude, mi kviete rigardas al ŝi. Mi kvazaŭ vidas ŝian belan kaj multkoloran internan mondon. En palpebruma daŭro mi estas profunde emociita de ŝi.
在春天的深处,安静细细地感受着春光。许久,她张开手指,蝴蝶扑闪着翅膀飞走了,安静仰起头来张望。此刻安静的心上,一定划过一条美丽的弧线!蝴蝶在她八岁的人生划过一道极其优美的曲线,述说着飞翔的概念。
En la profundo de printempo, ŝi zorgeme sentas la printempan etoson. Longan momenton poste, ŝi malfermas la kunmetitajn mankavojn, kaj la papilio ekflugas for, frapetadante per la flugiloj. Ŝi malantaŭen klinas la kapon por rigardi. Certe bela arka linio flugas tra ŝian koron ĉi-momente! La papilio postlasas tre belan linion dum ŝia okjara vivo, montrante al ŝi la koncepton de flugado.
我没有惊动安静,谁都有生活的权利,谁都可以创造一个属于自己的缤纷世界。在这个清香袅袅的早晨,安静告诉我这样的道理。
Mi ne ĝenas ŝin, ĉar ĉiu rajtas vivi kaj ĉiu rajtas krei sian belan mondon. En la mateno plena je delikata aromo ŝi montras al mi tian veron .
————
(2015.5.26 于大连 译自小学四年级语文(下册)82页17课)