dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区写作和翻译习作交流 Provoj en verkado kaj tradukado → 要下雨了

您是本帖的第 2240 个阅读者
树形 打印
标题:
要下雨了
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
11
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
al la学译(28)
————

要下雨了
Baldaŭ pluvos

作者:罗亚
世译:al la
总策划:vejdo
责任编辑:eto


小白兔弯着腰在山坡上割草。天气很闷,小白兔直起身子,伸了伸腰。

Kun dorso kurbigita, Eta Blanka Kuniklo falĉas herbojn sur la montdeklivo. La vetero estas terure sufoka. Rektiginte sian dorson, li etendas siajn brakojn.

小燕子从他头上飞过。小白兔大声喊:“燕子,燕子,你为什么飞得这么低呀?”

Eta Hirundo glisas super lia kapo. Eta Blanka Kuniklo krias al ŝi per plena voĉo: "Hirundo, Hirundo, pro kio vi flugas tiel mallalte?"

燕子边飞边说:“要下雨了。空气很潮湿,虫子的翅膀沾了小水珠,飞不高,我正忙着捉虫子呢!”

Flugante, Hirundo respondas: "Baldaŭ pluvos. La aero estas humida. Ĉar la flugiloj de insektoj estas malsekigitaj per akveroj, ili ne povas flugi alte. Mi nun okupas min per kaptado de tiuj insektoj."

是要下雨了吗?小白兔往前边池子里一看,小鱼都游到水面上来了。

Ĉu vere pluvos? Ekrigardinte la lageton antaŭ si, li vidas fiŝetojn naĝi ĝis la akvosurfaco.

小白兔跑过去,问:“小鱼,小鱼,今天怎么有空出来呀?”

Li alkuras kaj demandas: "Fiŝeto, Fiŝeto, kiel vi estas tiel libera por elveni hodiaŭ?"

小鱼说:“要下雨了。水里闷得很,我们到水面上来透透气。小白兔,你快回家吧,小心淋着雨。”

Fiŝeto diras: "Baldaŭ pluvos. Estas tiel sufoke, ke ni naĝas ĝis la akvosurfaco por enspiri la freŝan aeron. Eta Blanka Kuniklo, rapidu hejmen, kaj atentu, ke vi ne malsekiĝu de la pluvo." 

小白兔连忙挎起篮子往家跑。他看见路边有一大群蚂蚁,就要把下雨的消息告诉了蚂蚁。一只大蚂蚁说:“是要下雨了,我们正忙着搬东西呢!”

Je tio, kun korbo sur la brako, Eta Blanka kuniklo tuj kuregas en la direkto al la hejmo. Ĉe la vojrando li vidas amason da formikoj. Antaŭ ol li sciigas ilin pri la venonta pluvo, pli granda formiko diras: "Baldaŭ ja pluvos. Jen ni okupiĝas pri transloĝado."

小白兔加快步子往家跑。他一边跑一边喊:“妈妈,妈妈,要下雨了!”

Eta Blanka Kuniklo plirapidigas siajn paŝojn kaj rekte direktas sin hejmen. Li kuras kaj krias: "Panjo, panjo, baldaŭ pluvos!"

轰隆隆,天空响起了一阵雷声。哗,哗,哗,大雨真的下起来了!

Aŭdiĝas tondrado kaj tuj poste pluvego susure ekfalas.

————
(2015.6.15于大连 译自小学一年级语文(下册)68页16课)
ip地址已设置保密
2016/3/31 13:17:11

 11   1   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询