al la学译(35)————
东郭先生和狼
Sinjoro Dongguo kaj lupo
世译:al la
总策划:vejdo
责任编辑:eto
从前,有个好心人叫东郭先生。有一天,东郭先生赶着一头毛驴出门,驴背上驮着一袋子书。他走着走着,突然迎面跑来一只受了伤的狼。狼一边哭,一边哀求东郭先生说:“好心的先生,求您救救我吧,我正被后面的猎人追赶,要是被他追上了,我就没命了。”
Antaŭe vivis bonkora homo nomata sinjoro Dongguo. Iutage sinjoro Dongguo faris vojaĝon kondukante azenon kun sako da libroj sur la dorso. Survoje kuris renkonte al li vundita lupo. Plorante, la lupo petegis al sinjoro Dongguo: "Bonkora sinjoro, bonvolu savi min! Ĉasisto persekutas min malantaŭ mi. Se mi estos kaptita de li, mi certe mortos."
东郭先生觉得狼怪可怜的,就把袋子里的书全都倒了出来,让狼钻了进去,然后扎好袋口,把它放在了毛驴的背上。
Sinjoro Dongguo sentis, ke ĝi estas tre kompatinda. Li do eligis la librojn el la sako, por ke la lupo enŝoviĝu en ĝin. Poste li ŝnuris la aperturon de sako kaj metis ĝin sur la dorson de azeno.
猎人追来了,他问东郭先生:“先生,请问您见过一只狼吗?” 东郭先生指了指前方,说:“狼朝那边跑了。”
La ĉasisto alkuris, kaj demandis sinjoron Dongguo: "Pardonu, sinjoro! Ĉu vi vidis lupon?" Montrante antaŭen, sinjoro Dongguo diris: "Ĝi forkuras tiudirekten."
猎人离开后,东郭先生把狼放了出来。狼说:“先生,您好事做到底,让我吃了你吧,我现在好饿呀!” 东郭先生一听吓坏了,说:“我好心救了你的命,你不报答我也就算了,竟然还要吃掉我。” 狼才不管这些呢,它张开大嘴就向东郭先生扑去,东郭先生吓得赶紧躲到驴子身后。
Post la foriro de la ĉasisto, sinjoro Dongguo elliberigis la lupon el la sako. La lupo diris: "Sinjoro, daŭrigu vian bonfaradon. Lasu min formanĝi vin, ĉar mi nun estas terure malsata." Aŭdinte tion, sinjoro Dongguo estis terure timigita. Li diris al la lupo: "El bona intenco mi savis vian vivon. Vi ne sole ne dankas min, sed eĉ volas formanĝi min anstataŭe." Malgraŭ tio, la lupo larĝe malfermis sian faŭkon kaj ĵetis sin al sinjoro Dongguo. Sinjoro Dongguo estis tiel timigita, ke li tuj kaŝis sin malantaŭ la azenon.
这时,正好走来一位老农,肩上还扛着一把锄头。东郭先生请他评评理。
Ĝuste en tiu ĉi kriza momento, alvenis olda kamparano kun sarkilo surŝultre. Sinjoro Dongguo alkuris lin kaj petis al li fari juĝon pri tio.
老农听东郭先生说完后,对狼说:“你这么大,怎么能钻进这么小的袋子里呢?我不信!” “我能,我能!” 狼一边争辩着,一边蜷着身子,又钻进了装书的袋子里。
Aŭdinte la rakontadon de sinjoro Dongguo, la olda kamparano demandis al la lupo: "Ĉar vi havas tiel grandan korpon, kiel vi povas enŝovi vin en tiel malgrandan sakon? Mi dubas pri tio!" "Mi ja povas, mi ja povas!" Dirinte tion, la lupo kuntiris sin, kaj denove enŝovis sin en la sakon.
老农和东郭先生赶紧把袋口扎紧,用锄头和木棍一顿猛打,几下子就把狼打死了。
Je tio, la olda kamparano kaj sinjoro Dongguo tuj streĉe ŝnuris la aperturon de sako, kaj forte ekbatis ĝin per ligna bastono kaj sarkilo. Post kelkaj batoj, la lupo estis mortigita.
————
(2015.7.3 于大连 译自《中华寓言故事》71页)