猴子捞月(amikoilin)
猴子捞月
Simioj kaj la ombro de luno en akvo
一天晚上,森林里的猴子们在一起玩耍,他们从一棵树上荡到另一棵树上,不知不觉来到了河边。河水静静地流淌着,映出天上玉盘似的月亮。
Iun vesperon, simioj petole ludis en la arbaro. Ili saltadis de arbo al arbo, kaj nerimarkate atingis la riverbordon. La rivero trankvile fluis, kaj spegulis la surĉielan lunon similan al jada telero.
一只小猴子东瞅瞅、西瞅瞅,突然看到了河里的月影。他大声冲猴子们喊:“不好了,月亮掉到河里了。我们快把它捞出来吧!”
Unu malgranda simio rigardis jen tien, jen ĉi tien. Subite lia rigardo estis kaptita de la ombro de luno en la akvo. Li tuj ekriis el la tuta gorĝo al aliaj simioj: "Fulmo kaj tondro! Jen la luno falis en la riveron. Lasu nin eligi ĝin el la akvo!"
于是,一只猴子先爬上大树,抓紧树枝,然后倒垂下来抓住另一只猴子的两条腿,一个连一个,这样他们很快就碰到了河里的月影。可最底下的猴子刚要把“月亮”捧上来,“月亮”一下子就不见了,他大叫到:“不好了,月亮不见了。”过了一会儿,河水平静了,月影又出来了,猴子们刚要捞“月亮”,可是一捞,“月亮”又不见了。这时最上面的猴子说道:“你们快看,月亮在天上呢!”
Aŭdinte tion, iu el simioj grimpis la unua sur grandan arbon. Forte tenante la branĉon, kun kapo malsupren ĝi pendis sur la branĉo por kapti la alian je la postaj kruroj. Unu post alia, ili viciĝis, kroĉis sin en longa ĉeno kaj baldaŭ proksimiĝis al la ombro de luno. Kiam la plej malsupra simio ektuŝis la akvosurfacon, la "luno" malaperis tuj. La simio ekkriis per plena voĉo: "Malbone! La luno estas for!" Post kelka momento, kiam la akvo kvietiĝis, la ombro de luno reaperis. Kiam la simio refoje faris tion, la "luno" refoje malaperis. Tiam la plejsupra simio subite ekkriis: "Jen la luno estas sur la ĉielo!"

猴子们赶忙抬头,果然,皎洁的月亮就挂在空中,正冲着他们微笑呢!
Je tio, simioj senprokraste levis la kapon al la ĉielo. Estis vere, ke la brila kaj klara luno ja sidas sur la ĉielo kaj ridetas al ili!
————
(译自《中华寓言故事》56页)