al la学译(41)
————
鹬蚌相争,渔翁得利
Du militas, la tria profitas
世译:al la
总策划:vejdo
责任编辑:eto
有一天,一只河蚌张开蚌壳,在河滩上晒太阳。这时有只鹬鸟正从河蚌身边走过,于是就伸嘴去啄蚌肉。河蚌急忙将两片蚌壳闭合,把鹬鸟的嘴紧紧夹住了。 鹬鸟用尽力气,怎么也拔不出嘴来。蚌也脱不了身,没法回到河里去。鹬鸟与河蚌相持不下,谁也不示弱。
Iun tagon, kiam konko kun du malfermitaj valvoj sunumis sin sur sablejo ĉe rivero, gruo alvenis kaj ŝovis sian longan bekon inter ĝiajn valvojn por bekmanĝi ĝian karnon. La konko tuj fermis siajn valvojn kaj firme tenis la bekon de la gruo. Per sia tuta forto la gruo tamen neniel povis eltiri sian bekon el inter la valvoj. Ankaŭ konko ne povis liberigi sin por reiri en la riveron. Neniu el la du volis cedi kaj montri sin malforta.
鹬鸟心想:如果它不张开壳子,今天不下雨,明天不下雨,就会晒死它了!河蚌心想:我把它狠狠钳住,今天不放它,明天不放它,就会憋死它! 就这样,它们两个谁也不肯放开谁,死死地纠缠在一起。
La gruo pensis en si: se ĝi ne malfermas siajn konkojn, kaj se pluvos ne hodiaŭ nek morgaŭ, ĝi certe povos morti de la suna varmego! La konko pensis en si: se mi nur firme tenadas ĝin kaj forliberigos ĝin ne hodiaŭ nek morgaŭ, ĝi certe povos esti sufokita. Kaj ili persistis tiamaniere, ne forlasante unu de la alia.
这时,恰巧有一个渔翁走过来,没费一点儿力气,就把它们两个一起捉住,拿回家去了。
Ĝuste en tiu momento alvenis fiŝisto. Li kaptis ilin ambaŭ sen ajna peno kaj portis ilin hejmen.
————
(2015.7.15 于大连 译自《中华寓言故事》155页)