Skuante la kapon, paĉjo formetis la skatolon, “Mi ja intencis paroli kun vi pri via tia… nu, penso-inklino.”
Ronda vidis la veziko-pafilon en la mano de paĉjo, kiun ŝi tuj forkaptis: “Paĉjo, mi ĵuras, ke mi neniam kunportos ĝin al la lernejo!” Dirinte tion, ŝi pafis ĉenon da vezikoj al paĉjo.
“Mi ne intencis paroli pri tio, sed pri afero pli profunda. Ronda, rigardu vin mem, vi jam alkreskas tiom, tamen ankoraŭ ŝatas blovi sapvezikojn…”
“Ĉu malpermesite?”
“Ho ne, tio per si mem ne estas granda afero, sed mi volas diri, ke via tia ŝataĵo spegulas ian vian, hm,
Ronda rigardis paĉjon, ne povis kompreni.
“Tio signifas, ke vi inklinas serĉi belajn, novajn sed nerealajn aĵojn, facile ensorĉiĝas de iluzioj for de realeco, ke viaj piedoj forlasos la teron, kondukante vian vivon al erara direkto.”