Ses
Tempo plu flugis, sed Ronda ne plu blovis sapvezikojn.
Ronda finis kursojn kaj fariĝis bakalaŭro, magistro kaj doktoro, post tio ŝi komencis entrepreni je rapido kapturniga por sia patro. Surbaze de teknologio, kiun ŝi kreis dum sia doktora esplorado, ŝi disvolvis novan specon de sunĉelo, kiu kostis nur kelkdekonon de tio de la tradicia ĉelo el monokristala siliko, kaj oni povis fiksi ĝin kiel mozaikon sur tutan surfacon de konstruaĵo. Post nur tri aŭ kvar jaroj, ŝia kompanio evoluis ĝis la amplekso de kelkcent milionoj da yuanoj en kapitalo, kaj fariĝis unu el la multaj miraklaj entrepenoj rapidege ekspansiantaj pro la helpo de nanoteknologio.
La patro de Rondo sin troviĝis en delikata situacio. Laŭ sukceso de la entrepreno, la filino jam rajtis intrui sian patron. Ŝajne la bela instruistino de Ronda tiam diris tre prave, ke facilanimaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj. Ĉi tiu estis ĉagrena tempo al la generacio de la patro, ke nun sukceso bezonis agresan sagacon de pensado, ne determine efikis sperto, persisto kaj sento de misio inter aliaj, seriozeco kaj solideco ŝajnis pli stultaj.
“Tre longe mi ne havis tian sensaĵon, ĉi tio estas la plej bela kantado inter tio, kion mi aŭdis, ili ja estas pli bonaj ol la triopo el la lasta generacio.” Sur la placo ĉe la elirejo de la ŝtata operdomo, la urbestro diris al sia filino. Ronda sciis, ke patro ŝatas klasikan kantadon, kiu ankaŭ estas unu el liaj malmultaj ŝataĵoj, do uzante la okazon kiam li venis al
“Se mi scius, mi devintus aĉeti plej bonajn sidlokojn, ĉar mi timis, ke vi denove plendos pri mia malŝparado, do mi aĉetis du biletojn mezrangajn.”