VOCABULARY
Afrik-o = Africa. mosht-o = a title (see 258).
barbar-o = barbarian. ordon-i = to order, to bid.
Damokl-o = Damocles. permes-i = to permit.
flank-o = side. plach-i = to please.
imperi-o = empire. sklav-o = slave.
konsent-i = to consent. sol-a = sole, only.
konsil-i = to advise. volont-e = willingly.
LA GLAVO DE DAMOKLO.
Antau pli multe ol dumil jaroj vivis en Sirakuzo, sur la insulo
Sikelio, tre kruela tirano. Li diris al si "Mi estu chiopova
("all-powerful")!" Tial li faris multe da militadoj, kaj venkis ne nur
barbarajn popolojn, sed ankau multajn urbojn en Italujo kaj norda
Afriko. Detruinte chion sen kompato, li ordonis "La loghantoj estu
vendataj por sklavoj!" Li deziris fari por si, el la venkitaj kaj
sklavigitaj popoloj, unu grandan imperion. Sed la urboj chie, ech en
Grekujo, ne kashis al li sian grandan malamon al tia tirano. Tial li
chiam timis pri sia vivo, timante ke iu subite mortigos lin. Unufoje
Damoklo, amiko de la tirano, diris al li, "Se mi estus tiel richa
kaj pova kiel via regha moshto, mi estus treege felicha!" La tirano
respondis, "Venu al festo che mi, se tio plachas al vi, kaj eltrovu chu
mi devus esti felicha au ne." "Mi venos tre volonte," ekkriis Damoklo,
"kaj mi dankas vian moshton pro tia afableco!" La tirano ghentile
respondis "Ho, estas nenio (="you are welcome")! Nur ne forgesu la
deciditan horon!" Je la ghusta horo Damoklo iris al la festo, kie oni
donis al li seghon flanke de la tirano mem. "Manghu kaj trinku kiom ajn
vi volas," konsilis la tirano, "kaj poste ni parolos pri la felicheco."
Damoklo tuj konsentis al tia propono, kaj agis lau la permeso tiel
afable donita al li. Manghante bonegan manghajhon, kaj trinkante dolchan
vinon, li tute ne enuis che la festo. Baldau la tirano diris "Rigardu
supren, kaj vidu ghuste kian felichecon mi havas!" Supren rigardinte,
Damoklo ekvidis akran glavon, antaue kashitan al li de kurteno.
Subtenate de unu sola haro, la glavo shajnis kvazau tuj falonta sur la
kapon de Damoklo. "La dioj min helpu!" li ekkriis, forsaltinte de la
tablo. Pro la jhus dirita stranga rakonto, oni ankorau nun nomas la
atendadon por io timeginda, kio shajnas chiam okazonta sed efektive ne
okazas, "la glavo de Damoklo."