VOCABULARY
Aleksandri-o = Alexandria. fond-i = to found, establish.
Amerik-o = America. hispan-o = Spaniard.
Aristotel-o = Aristotle. kapabl-a = capable.
Australi-o = Australia. komun-a = common, mutual.
bibliotek-o = library. kontinent-o = continent.
eduk-i = to bring up, educate. Krist-o = Christ.
Egipt-o = Egypt. milion-o = million.
estim-i = to esteem. spite = in spite of.
firm-a = firm. vast-a = vast, extensive.
ALEKSANDRO GRANDA.
Permesu ke mi diru kelkajn vortojn pri la vivo de Aleksandro Granda,
kiu ne estis matura viro sed havis nur dudek jarojn kiam li farighis
regho. Liaj gepatroj estis tre zorge edukintaj lin, kaj la filozofo
Aristotelo, kiun li tre alte estimis, estis unu el liaj instruistoj.
Aleksandro firme tenadis sian propran regholandon, kaj ankau Grekujon,
kiun lia patro estis venkinta; krom tio, li faris militadojn kontrau
diversaj fremdaj landoj, unue en Azio, tiam en Afriko, kie li fondis
urbon, kaj ghin nomis Aleksandrio. Aleksandrio nepre estis belega richa
urbo. Tie trovighis* poste la fama Aleksandria biblioteko. Se ghi ne
estus detruita de fajro, en la dauro de iuj militadoj, ni sendube konus
multe pli bone la sciadon de la antikvaj grekoj, kiuj vershajne estis la
plej klera popolo iam vivinta en Europo. Venkinte Egipton, Aleksandro
reiris en Azion, ghis tre orienta kaj suda partoj, venkante chiujn chie,
kvazau ili estus la plej malkuraghaj popolachoj en la mondo. Sed spite
chies petoj li estis obstinache nezorgema pri sia sano, kaj subite,
ho ve, li mortis pro febro, tricent dektri jarojn antau Kristo. Se
li ne estus tiel frue mortinta, kiel multe li estus eble elfarinta!
Li esperis venki Hispanujon, Italujon, kaj, mallongavorte, tiom de la
okcidenta mondo kiom li jam posedis de la orienta. Tiam li celis kunigi
chion en unu vastan imperion, kvazau por fari el la mondo unu grandan
familion. Li intencis ke la milionoj da enloghantoj akceptu komunajn
leghojn kaj kutimojn, ech komunan lingvon, -- kredeble la grekan. Eble
li ja havis la kapablecon por fari chion chi. Estas pro tio ke oni ofte
audas la diron "Aleksandro sopiris je aliaj mondoj por venki." Tamen,
kiel malgranda estis tiu mondo kiun li konis! La tiamuloj konis nur
malgrandan parton de Afriko, de Azio, ech de Europo. Ili sciis nenion
pri Anglujo, au pri la vastaj kontinentoj Australio, norda kaj suda
Amerikoj.
[Footnote: The use of "trovighi", and also of "sin trovi", "kushi",
"stari" and "sidi", in a sense not greatly differing from that of
"esti", avoids the monotonous repetition of forms of "esti", just as
English uses "lie", "sit", "perch", etc., in narration for similar
reasons:
Multaj vilaghoj trovighas tie,
many villages are (situated) there.
Egipto trovighas en la nordorienta parto de Afriko,
Egypt is (found) in the northeastern part of Africa.
Li sin trovis sola en la dezerto,
he found himself (he was) alone in the desert.
La urbo kushis inter du lagoj,
the city lay between two lakes.
Sur la montflanko sidis vilagheto,
on the mountainside perched a tiny village.]