El la projekto “Lingvo internacia” ellaboriĝas la lingvo Esperanto per kolektiva kreado de esperantistaj amasoj. La evoluo de naciaj lingvoj okazas pli malpli hazarde sen alia gvido ol la kutimo kaj la tradicioj, dum la bazo de la evoluo en la universala lingvo estas farita tiel simpla, ke eĉ por la granda nelingvistika publiko estas sufiĉe facila afero sekvi rekte la vojon de logiko, racio, lingva ekonomio kaj laŭreguleco.