Vulpo kaj Leono Fermita en la Kaĝo
Leono estis fermita en la kaĝo. Vidinte tion, vulpo sentime aliris kaj laŭtevoĉe insultis la leonon. La leono diris al ĝi, "Ne estas vi, kiu insultas min, sed mia malfeliĉo."
"La potenculoj trafataj de malfeliĉo ofte estas malestimataj de malalteranguloj."