Virino kaj Drinkanta Edzo
Antaŭe estis virino, kies edzo ŝatis drinkadon. Por helpi al sia edzo deteni de tiu malbonan kutimon, ŝi elpensis metodon. Unufoje, kiam ŝia edzo ebriiĝis kiel termaso kaj senkonscie kiel mortinto, ŝi dorsportis lin eksteren kaj metis lin en tombon. Kaj poste ŝi hejmenrevenis. Supozante, ke ŝia edzo proksimiĝis al sobreco, ŝi iris al la tombon kaj frapis je la pordo de la tombo. Tiu en la tombo demandis, "Kiu frapas je la pordo?" Ŝi respondis, "Mi sendas manĝaĵon al la mortinto." Li diris, "Hej, bona amiko, bonvole ne sendu al mi manĝaĵon, sed ion drinkeblan unue. Mi sentas min tre malkomforte sen drinkaĵo." Frapante sian bruston kaj piedbatante la teron, ŝi malĝoje diris, "Aĥ, kiel malfeliĉa mi estas! Mi faris grandajn penojn, sed efikas neniom. Mia edzo, vi ne nur ne korektas vin mem, sed, male, vi malboniĝas plue. Via ŝato jam fariĝis malbona kutimo."
"Homoj ne devas droniĝas en malbona ŝato. Eĉ se ili ne intencas fari tion, kutimo fariĝas naturo. Estas ne facile deteni de ĝi."