修改后的译文如下:
Leono, Vulpo kaj Cervo
Pro malsano, leono kuŝis en la kaverno. Li diris al la vulpo, kiu tenis intiman rilaton kun li, "Se vi volus, ke mi estu sana kaj mia vivo daŭru, bonvole venigu per trompo ĉi tien la plej grandan cervon en la arbaro, ĉar mi volas manĝi liajn sangon kaj koron."
La vulpo eniris en la arbaron. Kiam li vidis la grandan cervon ĝoje salti, li salutis lin kaj diris, " Mi rakontu al vi pri granda novaĵo. Sciu, ke la reĝa leono estas mia najbaro. Li estas serioze malsana ĉe la rando de morto. Li konsideras nun, kiu povas heredi sian tronon. Li diris, ke apro estas stulta kaj senscia, urso mallaborema kaj senpova, leopardo furioza kaj minaca, tigro fiera kaj aroganta, kaj nur la granda cervo taŭgas por la trono, ĉar li estas fortika kaj juna kaj liaj kornoj povas timigi serpentojn. Kial mi estas tiel babilema? Vi certe fariĝos la reĝo. Ĉi tiun novaĵon mi diris al vi la unua, kiel vi rekompencos min? Se vi kredas min, tuj iru tien por adiaŭi al la mortanta leono."
Konfuzite de la parolo de la vulpo, la cervo eniris la kavernon, neniom pensante pri kio malfeliĉa okazos tie. La leono forte sin alĵetis kaj forŝiris liajn orelojn per siaj ungegoj. La cervo plenforte fuĝis en la arbaron, kio vanigis la penojn de la vulpo. Tiu, klakinte siajn manojn, sin montris senrimeda. La leono eltenis sian malsaton kaj veis pro ĉagreno. La leono petis al la vulpo elpensi ruzon por venigi la cervon per trompo. La vulpo diris, "La afero, kiun vi ordonas min plenumi. estas malfacile farita, sed mi faros tion laŭ mia kapablo." La vulpo, kiel ĉashundo, serĉis la spuron de la cervo per flarado de ties odoro, kaj dume daŭre elpensis malbonan ideon. La vulpo demandis al paŝtistoj, ĉu ili vidis la sangmakulitan cervon. Tiuj diris al li, ke li troviĝas en la arbaro.
Tiam, la cervo ripozis en la arbaro. La vulpo senhonteme venis antaŭ lin. Ekvidinte la vulpon, li koleriĝis kun haroj hirtigitaj, kaj diris, "Aĉulo, vi neniel povas trompi min! Se vi iros pli proksimen, mi ne lasos vin viva. Iru por trompi tiujn senspertulojn, ke ili estu reĝo." La vulpo diris, "Kial vi estas tiel timema? Ĉu vi dubas pri mi, via malnova amiko? La mortanta leono kaptis vian orelon kaj li nur alparolis iom da admono kaj instrukcio pri trono. Vi eĉ ne eltenis tiun kaptadon de malforta mano. Nun la leono estas tre kolera kontraŭ vi kaj li volas transdoni la tronon al la lupo. Tio estos malbona reĝo! Rapide iru kaj ne timu. Mi ĵuru al vi, ke la leono neniel faru malutilon al vi. Estonte mi speciale servos al vi." La vulpo refoje trompis la cervon kaj konvinkis lin.
Apenaŭ la cervo eniris la kavernon, kiam la leono kaptis lin kaj regalis sin ĝissate, eĉ formangante ĉiujn liajn ostojn, cerban medolon kaj intestojn. Starante apude, la vulpo rigardis. Kiam la koro de la cervo defalis, li malkaŝe prenis kaj formanĝis ĝin kiel sian rekompencon de penado. Finmanĝinte, la leono ankoraŭ serĉis la koron de la cervo. Starante malproksime, la vulpo diris, "Ne plu serĉu, ĉar la cervo ne havas koron. Dufoje li iris al vi por donaci sin al vi. Ĉu li havas koron?"
"Kelkaj, kiuj ĉasas vantecon kaj ne konas distingi veron disde malveron, kaŭzas al si mem karastrofon de pereo."