有两个外国朋友来信解释“Surmeto rompas, komparo trompas.”
一位的克罗地亚的:“La proverboj en la Zamenhofa proverbaro grandparte venas el la rusa kaj estas tradukitaj en Esperanton. La rusa kaj mia denaska kroata estas slavaj lingvoj, kaj multaj proverboj estas similaj aŭ eĉ identaj. Tamen, la proverbon "Surmeto rompas, komparo trompas" mi neniam aŭdis en la kroata. Sed, laŭ logiko de slavaj uzantoj, mi preferus se la proverbo estus skribita kiel "Komparo trompas, surmeto rompas", ĉar tiam la afero estus pli klara.
La proverbo celas esprimi, ke nenion oni juĝu laŭ komparo au alies sperto, sed laŭ propra sperto. Kompari ion kun io alia, povas venigi al malĝusta konstato kaj sekve al malbona rezulto: ekz. oni povas komparante pensi, ke la breto estas sufiĉe dika, kaj kiam oni sur ĝin metas ŝarĝon, ĝi rompigĝas. Do, pli klare dirite: Ne komparu, sed mem faru! Pli bona praktiko ol centfoja prediko! La aferoj unuavide tute identaj, tamen povas diferenci!”
另一位是德国的“Supozeble tiel: Io ne estas tia, kia oni supozas tion laŭ aspekto. Se oni agas laŭ la supozo, okazas katastrofo, ekz. rompo de io.”
我觉得两人的解释都不甚了了,大概意思是“类比招致祸殃”,不知道这样是否准确?