Rim.1 Kun kelkaj subst-oj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (fari ano); edzigi (fari edzo); fianĉigi, ktp. Rim.2 Kelkaj verboj signifantaj “meti ion en la staton montratan de la rad.” aŭ “doni al io la formon montratan de la rad.” estas senpere derivitaj per la suf. ig el subst-aj rad-oj: amasigi (meti en staton de amaso; aranĝi en maniero de amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenon; foliigi arĝenton; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel, ke ĝi konservu naturan vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton de pecoj); polvigi; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj). (→
I, D, c) Rim.3 El aliaj subst-aj oni sammaniere derivas per la suf. ig sen pref-a prep-o verbojn signifantajn “havigi al, provizi per, garni per” (-iz): bukligi, hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon (oni uzas ankaŭ enkorpigi). → D); leĝigi popolon (doni leĝojn al); limigi kampon (doni limojn al); rajtigi sendilon (doni rajton al); rimigi versojn; truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al).