[原创] 《菜根谭》(142)
142. Nobla klerulo en malvasteco de monrimedoj ne povas doni materialan helpon al aliaj. Sed kiam li renkontas personon, kiu estas en konfuziteco kaj perdis la vojon en la vivo, li devas diri la ĝustajn vortojn por malfermi liajn okulojn al la vero. Kaj kiam li renkontas personon, kiu baraktas en malfaciloj, li devas diri la ĝustajn vortojn por mildigi liajn malfacilojn. Ankaŭ tio estas senlima bonfaro.
士君子贫不能济物者,遇人痴迷处,出一言提醒之,遇人急难处,出一言解救之,亦是无量功德。