[原创] 《菜根谭》(148)
148. Entreprenoj kaj literaturaĵoj pereas kun sia kreinto, sed la spirito estas eterna. Atingoj, riĉaĵoj kaj famo ŝanĝiĝas kun la paso de la tempo, sed la morala honesteco daŭras por ĉiam. Tial oni neniel devas oferi sian noblan spiriton pro la efemeraj entreprenoj kaj literatura famo, nek sian moralan honestecon pro la riĉaĵoj kaj potenco.
事业文章随身销毁,而精神万古如新;功名富贵逐世转移,而气节千载一日。君子信不当以彼易此也。