[原创] 《菜根谭》(151)
151. Kiam estas neniaj ondoj sur la supraĵo de la lago, la akvo nature estas kvieta. Kiam la spegulo ne estas kovrita de tavolo da polvo, ĝi nature estas brila. Tial, ne estas necese purigi vian koron; forigu nur la egoismajn pensojn, kaj via spirito nature puriĝos. Simile, ne estas necese serĉi ĝojon; forigu nur la ĉagrenon el via koro, kaj ĝojo nature sentiĝos.
水不波则自定,鉴不翳则自明。故心无可清,去其混之者,而清自现;乐不必寻,去其苦之者,而乐自存。