[原创] 《菜根谭》(177)
177. 士君子处权门要路,操履要严明,心气要和易。毋少随而近腥膻之党,亦毋过激而犯蜂虿之毒。
Kiam nobla klerulo okupas potencan kaj aŭtoritatan pozicion, li devas firme alkroĉiĝi al sia nekoruptebleco, kaj lia konduto devas esti modesta kaj afabla. Li ne devas forlasi siajn principojn eĉ unu momenton, nek havi kontakton kun tiuj, kiuj uzas sian pozicion kaj influon por siaj privataj celoj. Samtempe li ne devas esti ekstremema en siaj paroloj kaj agoj, nek provoki malamikecon de homoj perfidaj kaj intrigemaj.