dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 动词假定式用法研究(二十)(王崇芳)

您是本帖的第 2226 个阅读者
树形 打印
标题:
动词假定式用法研究(二十)(王崇芳)
stepo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1343
积分:14104
门派:无门无派
注册:2006年7月15日
楼主
 用支付宝给stepo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给stepo

发贴心情
动词假定式用法研究(二十)(王崇芳)

动词假定式用法研究(二十)

       Li diras, ke tiu viro taŭgus ĉi tie, ĉar tiu scipovas sian fakon.

Li ja ne estas tia, kia li devus esti.

Lia nomo estas malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus ĝin elparoli. (Z)

Maŝino estas tia aparato, kiu plejofte kunigita kun motoro, kaj servanta, transformante energion, por atingi difinitan efikon pli facile kaj rapide, ol povus manlaboro.

Mi bezonus viron, kiu en la vivo suprentirus min, dum vi estas nur tirota ŝarĝo.

mi deziras resti trankvila kaj preferus, ke li donu al mi atenton.

Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj.

Mi havas nelertajn lipojn: kiel do Faraono min aŭskultus?

Mi konsilas, ke vi pli bone pruvu viajn kapablojn, antaŭ ol fari al ŝi proponojn, kiuj povus al ŝi malplaĉi.

Mi ne partoprenos en ĝi, ĉar mi devus perfidi aŭ vin aŭ Dion, kiu estas la kreinto de la saĝo. (Kabe)

Mi serĉas rimedon por fariĝi tia, kia mi tre dezirus esti.

Mi timis trouzi vian komplezon kaj ricevi rifuzon, kiu estus por mi tiom pli doloriga, kiom granda la ĝuo, kiun mi esperis de tiu servo.

Mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus. (Z)

Ne ekzistas alia dio, kiu povus vin savi. (Z)

Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. (Z)

Neniu alvenas de tie, kiu dirus al ni, kiel ili fartas, kaj la korojn niajn ĝojigus. (Kabe)

Ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco. (Z)

Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. (Z)

Parseko estas unuo de inerstela distanco, egala al la distanco de stelo, kies paralakso estus unu sekundo de arko.

Paskalo dediĉis sin al bigotaĵoj, anstataŭ ke li malkovrus la infiniteziman kalkulon.

Por ke nia afero povu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si interŝanĝi la pensojn. (Z)

Post tia skandalo li almenaŭ devus silenti.

Povus okazi, ke ŝi subite duonsvenus, murmurante: “Topaze … Topaze …”

Se ĉi tiu vorto rilatas al “sumon”, ĝi devus esti “procenton”; se ĝi rilatas al “frankoj”, ĝi devus esti “procentoj”.

Se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia povus aperi en via cerbo. (Z)

Se la Majstro estus povinta vivi pluajn jarojn, li estus kaptinta la unua okazon fari elfundan revizion de Fundamenta Krestomatio.

Se la naskiĝo de homo estas produkto de simpla okazo, kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? (Z)

Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi volis. (Z)

Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon. (Z)

Se mi estus superhome potenca, ke mi povus montri al tiuj ĉi malfeliĉuloj la vojon, kiun ili perdis, la vojon al la propra animo!

Se mi ne interesiĝus pri vi, mi ne estus konfidinta al vi la direktadon de tiel grava entrepreno.

Se ne, mi estus mortinta pro malpacienco kaj aspiro.

Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel hundo ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo. (Kabe)

Se vi aŭdus, kion li diris pri vi, vi ruĝiĝus.

Se vi legus plu, vi vidus, ke la fino estas pli klara.

Se vi sentis simpation por mi, estus pli bone en tiu tago ĵeti min en la riveron.

Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi celo kaj alia malpli. (Z)

Ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus iu alia.

Tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. (Z)

Tio ne estas loko, kien li povus konduki kun si Anjon. (Z)

Tiu bravulo havas tro da kapabloj, ol ke li restus ĉe ni.

Via ĝojo povus esti pli frua, se mi ne plurfoje estus trovinta la pordon fermita.

 (全文完)

ip地址已设置保密
2007/7/1 11:05:09

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05859 秒, 4 次数据查询