1. La Majstro diris: "Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro? Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? Se, ne alte ŝatata de aliaj, vi tamen ne sentas malkontentecon, ĉu tio ne estas kvalito propra al la nobluloj?"
2. Majstro You diris: "Malmultaj estas tiuj, kiuj, ĉiam respektante siajn gepatrojn kaj pli aĝajn fratojn, inklinas ofendi siajn superulojn. Ekzistas neniu, kiu, ne inklinante ofendi siajn superulojn, emas fari malordon. La noblulo koncentras sian atenton al tio, kio estas fundamenta. Se la fundamento estas firmigita, estiĝas la doktrino. La respekto de filo al siaj gepatroj kaj la respekto de pli juna frato al siaj pli aĝaj --- jen la fundamento de la homaj virtoj."
3. La Majstro diris: "Mielaj vortoj kaj hipokrita mieno estas ne ligitaj kun vera virto."
4. Majstro Zeng diris: "Ĉiun tagon mi ekzamenas min pri tri punktoj: en plenumo de iu afero por aliulo, ĉu mi jam faris mian plejeblon? En miaj rilatoj kun miaj amikoj, ĉu mi kondutis sincere? Ĉu mi jam ellernis kaj praktikis tion, kion instruis al mi mia instruisto?"
5. La Majstro diris: "En regado de regno kun mil militĉaroj, la reganto devas tre serioze trakti la politikajn aferojn, bone teni siajn promesojn, malpliigi la elspezojn, montri amon al siaj regatoj, kaj uzi popolajn laborfortojn nur en senokupa sezono de la jaro."
6. La Majstro diris: "Juna homo devas respekti siajn gepatrojn hejme kaj siajn pliaĝulojn ekstere. Li devas montri amon al ĉiuj kaj intimiĝi kun homoj virtaj. Se restas al li ankoraŭ energio post plenumo de ĉi tiuj aferoj, li devas studi kulturajn sciojn."
7. Zixia diris: "Se homo preferas la virton al la beleco; se, en servado al siaj gepatroj, li povas fari sian plejeblon; se, en servado al la princo, li povas dediĉi sian vivon; se, en la rilatoj kun liaj amikoj, liaj vortoj estas sinceraj; tiam, kvankam oni diras, ke li ne faris lernadon, tamen, mi diras, ke li jam ĝin faris."
8. La Majstro diris: "Se la noblulo ne estas serioza, li ne estas digna kaj ne povas firmigi tion, kion li ellernis. Tenu fidelecon kaj sincerecon kiel unuajn principojn. Ne amikiĝu kun tiuj, kiuj estas malpli bonaj ol vi. Kaj se vi faris erarojn, ne timu ilin korekti."
9. Majstro Zeng diris: "Se estas zorge plenumitaj la funebraj ritoj al la mortintaj gepatroj kaj estas pie farataj la oferadoj al la prapatroj, tiam la popolo estos kondukita al virtemo kaj bonmoreco."
10. Ziqin faris demandon al Zigong, dirante: "Kiam nia Majstro venas en iun ajn alian regnon, li nepre aŭdas ĉion pri ĝia regado. Ĉu li mem elpetas la informojn aŭ oni propravole liveras ilin al li?" Zigong respondis: "Nia Majstro estas milda, bonkora, humila, modera kaj modesta, kaj tiel li akiras al si informojn. Lia maniero informiĝi ja diferencas de tiu de aliaj, ĉu ne?"
11. La Majstro diris: "Dum ankoraŭ vivas la patro, observu la intencojn de la filo. Post la morto de lia patro, observu liajn agojn. Se en la daŭro de tri jaroj li ne deflankiĝas de la vojo irita de sia patro, li povas esti nomata fidela filo."
12. Majstro You diris: "En la praktikado de la decreguloj plej valoras la modereco. En ĝi kuŝas la laŭdindeco de la regadmanieroj de la antikvaj reĝoj, kaj tial en plenumado de aferoj, bagatelaj kaj gravaj, ni devas sekvi ilian ekzemplon. Tamen la modereco ne devas esti observata en ĉiuj okazoj. Se iu, sciante ĝian valorecon, observu ĝin sen ĝin reguligi per la decreguloj, tio do ne estas praktikebla."
13. Majstro You diris: "Kiam interkonsento atingita konformiĝas al la justeco, la vortoj diritaj estas plenumeblaj. Kiam respekto montrita konformiĝas al la deco, oni estas malproksima de honto kaj malhonoro. Kiam la homoj, sur kiuj iu sin apogas, estas al li intimaj, li povas fari ilin siaj gvidantoj."
14. La Majstro diris: "Tiu, kiu celas esti homo de perfekta virto, ne serĉas plezuron ĉe manĝotablo, nek komforton en sia loĝejo. Li estas rapida en agoj kaj singarda en parolo. Li ofte kunestas kun tiuj, kiuj posedas la Principon, por ke li povu esti korektita --- tia homo ja povas esti nomata lernemulo."
15. Zigong diris: "Kiel vi juĝas pri la malriĉulo, kiu ne flatas, kaj pri la riĉulo, kiu ne arogantas?" La Majstro respondis: "Ili estas bonaj; sed ili ne estas egalaj al tiu, kiu kvankam malriĉa, vivas en ĝojo, nek al tiu, kiu, kvankam riĉa, bone observas la decregulojn." Zigong diris: "En <<Libro de Poezio>> estas dirite, 'kiel oni tranĉas oston kaj poste glatigas ĝin per fajlilo, kiel oni skulptas jadon kaj poste poluras ĝin'. Mi pensas, ke tio estas la sama, ĉu ne?" La Majstro diris: "Ci, nun mi jam povas komenci paroli kun vi pri la Poemoj. Mi diras al vi unu punkton, kaj vi povas el ĝi kompreni alian."
16. La Majstro diris: "Min afliktas ne tio, ke aliaj min ne komprenas, sed tio, ke mi ilin ne komprenas."
|
|