dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → [原创]KIO ESTAS LA SIGNIFO DE LA VIVO (WCF)

您是本帖的第 908 个阅读者
树形 打印
标题:
[原创]KIO ESTAS LA SIGNIFO DE LA VIVO (WCF)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
[原创]KIO ESTAS LA SIGNIFO DE LA VIVO (WCF)

KIO ESTAS LA SIGNIFO DE LA VIVO

       Mi legis rakonteton, kiu multe meditigis min:

“Iam vivis reĝo, kiu, malgraŭ sia multeokupiteco je la regado, ĉiam cerbumadis pri la signifo de la vivo, sed vane. Li ordonis, ke ĉiuj filozofoj en la regno faru esploradon pri tiu ĉi temo kaj prezentu al li la konkludon, al kiu ili venos.

“La konkludo estis volumo tro kolosa, por ke la reĝo, tiam jam morte malsana, povu ĝin tralegi. Kio do estas la signifo de la vivo? Li ordonis en sia mortolito, ke la plej eminenta el la filozofoj respondu al li per unu frazo. La filozofo diris mallaŭte en la orelon de la reĝo: ‘La vivo estas nenio alia, ol la jeno: Unu animo venas en la mondon por sperti suferojn kaj poste mortas. Sed ĝuste dank’ al la penado de tiu persono ĉiuj homoj en la mondo ne estos plu turmentataj de la samaj suferoj, kiujn li travivis.’ Aŭdinte la vortojn, la reĝo mortis kun kontenteco.”

Mi deziras nur, ke miaj du vortaroj, en kiujn mi metis miajn preskaŭ ĉiujn sciojn kaj spertojn akumilitajn dum mia plurjardeka palpado en la malfacilaj cirkonstancoj, povu helpi al la aliaj esperantistoj kaj la estontaj E-lernantoj pli facile, pli rapide kaj pli bone posedi nian karan lingvon, ol mi. Jen la signifo de la vivo, al kiu mi strebas.

ip地址已设置保密
2016/3/31 10:20:05

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询