dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → LA RANO SUR LA FUNDO DE PUTO

您是本帖的第 905 个阅读者
树形 打印
标题:
LA RANO SUR LA FUNDO DE PUTO
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
LA RANO SUR LA FUNDO DE PUTO

WCF:

LA RANO SUR LA FUNDO DE PUTO
el Zhuangzi

La Mara Dio respondis:
北海若曰:
“Vi ne povas diskuti pri la maro kun la rano sur la fundo de puto, ĉar ĝi vivas en spaco tro limigita; vi ne povas diskuti pri la glacio kun somera insekto, ĉar ĝi estas limigita al unu somero; vi ne povas diskuti pri la Taŭo kun pedanto, ĉar li estas limigita al libraj scioj.
“井蛙不可以语于海者,拘于虚也;夏虫不可以语于冰者,笃于时也;曲士不可以语于道者,束于教也。
“Nun ke vi, forlasinte viajn riverbordojn, ekvidis la vastan maron kaj sekve konscias vian mezvalorecon, mi povas paroli kun vi pri la Taŭo. El la akvoj sub la ĉielo neniu estas pli granda ol la maro. Ĝi ricevas la senfinan fluon de dek mil riveroj, sed ĝi neniam pleniĝas. Ĝi senfine likas, sed ĝi neniam malpleniĝas. Ĝi restas same vasta kiel en printempo, tiel ankaŭ en aŭtuno. Ĝi ne konas la inundon, nek la sekecon. Ĝi entenas en si nemezureble pli multe da akvo, ol la rivero Jangzi kaj la Flava Rivero.”
“今尔出于崖泗,观于大海,乃知尔丑,尔将可与语大理矣。天下之水,莫大于海:万川归之,不知何时止而不盈;尾闾泄之,不知何时已而不虚;春秋不变,水旱不知。此其过江河之流,不可为量数。”
La princo Mu de Wei sin apogis kontraŭ la tabureto kaj suspiris. Poste li levis siajn okulojn al la ĉielo kaj ekridis, dirante:
公子牟隐几太息,仰天而笑曰:
“Ĉu vi ne aŭdis la rakonton pri la rano en la malprofunda puto? La rano diris al la granda testudo el la Orienta Maro: “Kiel feliĉa mi estas! Mi saltas sur la randon de la puto kaj poste saltas en la puton por resti en la breĉo de la putomuro. Kiam mi naĝas, la akvo leviĝas ĝis miaj akseloj kaj subtenas mian mentonon. Se mi promenas, la ŝlimo estas super miaj maleoloj. Kiam mi rigardas ĉirkaŭen, mi vidas, ke la moskitaj larvoj, krabetoj, ranidoj ĉiuj neniel estas tiel gajaj, kiel mi. Kiel la mastro de tiu ĉi akvobaseno, mi ĝuas la plenan plezuron teni la monopolon de tiu ĉi loko. Kiel do vi, sinjoro, ne venas en mian puton por fari viziton?”
“予独不闻夫坎井之蛙乎?谓东海之鳖曰:‘吾乐与!出跳梁乎井干之上,入休乎缺砖之崖。赴水则接腋持颐,蹶泥则没足灭俯。还干蟹与蝌蚪,莫吾能若也。且夫擅一壑之水,而跨恃坎井之乐,此亦至矣。夫子奚不时来入观乎?’
“Apenaŭ metinte sian maldekstran piedon en la puton, la granda testudo el la Orienta Maro sentis, ke ĝia dekstra genuo gluiĝis en la ŝlimo. Li hezitis momenton kaj retiriĝis el la puto. Poste li komencis rakonti al la rano pri la maro, dirante: ‘La distanco de mil lioj ne estas sufiĉa por priskribi la vastecon de la maro; la alteco de dek mil ĵen-oj ne estas sufiĉa por priskribi la profundecon de la maro. Dum la regado de la reĝo Yu de la dinastio Xia la inundo okazis naŭ fojojn en ĉiu jardeko, sed la mara akvo ne kreskis pro tio; dum la regado de la reĝo Tang de la dinastio Shang la sekeco okazis sep fojojn en ĉiu jar-oko, sed la marbordo ne retiriĝis pro tio. La maro ne ŝanĝiĝas kun la paso de la tempo, nek ŝanĝas siajn dimensiojn laŭ la pluvokvanto. Jen la granda plezuro por la Orienta Maro.’ Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la rano estis frapita de konsterno kaj dronis en konfuzo.
“东海之鳖左足未入,而右膝已絷矣。于是逡巡而隙,告之海曰:‘夫千里之远,不足以举其大;千仞之高,不足以极其深。禹之时,十年九潦,而水弗加益;汤之时,八年七旱,而崖不为加损。夫不为顷久推移,不以多少进退者,此亦东海之大乐也。’于是坎井之蛙闻之,适适然惊,规规然自失也。”

[此贴子已经被作者于2016-3-31 10:27:13编辑过]
ip地址已设置保密
2016/3/31 10:23:30

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询