dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 国学典籍每日一帖:《四书•大学》§03-04~05(WCF)

您是本帖的第 944 个阅读者
树形 打印
标题:
国学典籍每日一帖:《四书•大学》§03-04~05(WCF)
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
国学典籍每日一帖:《四书•大学》§03-04~05(WCF)
LA GRANDA LERNADO
大 学

Komentario de la filozofo Zeng
曾传

§03

§03-04
Estas dirite en Libro de Poezio: “Ĵetu rigardon al la meandroj de la rivero Qi, kaj vi vidos tie la verdan bambuaron dense kreskantan. Jen estas nia eleganta princo bone kulturita! Li studas tiel diligente, kiel se li tranĉus kaj fajlus oston por fari el ĝi instrumenton; li sin kulturas tiel zorgeme, kiel se li skulptus kaj polurus belan jadon. Li estas singarda kaj decidema; li estas dignoplena. Tia eleganta princo bone kulturita neniel povas esti forgesita de sia popolo.” La esprimo en la poemo “tranĉi kaj fajli oston” aludas la diligentecon en la studado de la duko de la regno Wei; la esprimo “skulpti kaj poluri belan jadon” aludas la respektemon kaj singardecon, kiujn li havis en sia koro; la vorto “dignoplena” aludas lian sintenon; kaj la vortoj “tia eleganta princo bone kulturita neniel povas esti forgesita de sia popolo” signifas, ke lia alta moraleco atingis la perfektecon kaj ke la popolo ĉiam gardas lin en la koro.
诗云:“瞻彼淇澳,菉竹猗猗。有斐君子,如切如磋,如琢如磨。瑟兮僩兮,赫兮喧兮。有斐君子,终不可諠兮!”如切如磋者,道学也;如琢如磨者,自修也;瑟兮僩兮者,恂栗也;赫兮喧兮者,威仪也;有斐君子,终不可諠兮者,道盛德至善,民之不能忘也。
§03-05
Estas dirite en Libro de Pezio: “Ho, la estintaj grandaj regantoj estas neforgeseblaj!” La suverenoj de la postaj epokoj, sekvante ilian ekzemplon, respektis siajn virtajn ministrojn kaj amis siajn parencojn; iliaj regatoj ĝuis iliajn favorojn kaj profitis de tio, kion ili fondis por la bono de la popolo, kaj tial, tiuj grandaj regantoj estas neniam forgesitaj.
诗云:“于戏前王不忘!”君子贤其贤而亲其亲,小人乐其乐而利其利,此以没世不忘也。

La supra tria ĉapitro de la komentario klarigas la strebadon al la absoluta perfekteco.
右传之三章。释止于至善。
ip地址已设置保密
2016/4/17 9:02:42

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询