国学典籍每日一帖:《中庸》§00 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
Mia majstro, la filozofo Cheng, diris, ke resti sen inklino al la du flankoj estas nomata “zhong”; allasi nenian ŝanĝiĝon estas nomata “yong”. “Zhong” signifas la ĝustan vojon sekvendan de ĉiuj homoj sub la ĉielo; “yong” signifas la fiksan principon reguligantan ĉion sub la ĉielo. Tiu ĉi verko enhavas la sinkulturajn metodojn en la menso, kiuj estis transdonataj de unu al alia, en la konfucea skolo, ĝis Zisi, kiu, timante, ke dum la longa tempopaso estiĝos eraraj komprenoj pri ili, konfidis ilin al skriboj, kaj liveris la verkon al Mengzi. La libro, en la komenco, parolas pri unu principo; ĝi pli poste etendas ĝin al ĉiuj estaĵoj; Fine ĝi kuniĝas kaj revenigas ĉion sub tiun principon. Disvolvite, ĝi plenigas la universon; kunvolvite, ĝi retiriĝas kaj kaŝiĝas en mistereco. Ĝia profunda signifo meritas senfinan pripensadon. Ĝia tuto estas solida lernindaĵo. La lerta leganto, esplorinte ĝin kun plezuro ĝis plena kompreno, li povas meti ĝin en la praktikon dum sia tuta vivo kaj trovos, ke ĝia utilo povas esti neelĉerpebla.
子程子曰:“不偏之谓中,不易之谓庸。中者,天下之正道,庸者,天下之定理。”此篇乃孔门传授心法,子思恐其久而差也,故笔之于书,以授孟子。其书始言一理,中散为万事,末复合为一理,“放之则弥六合,卷之则退藏于密”,其味无穷,皆实学也。善读者玩索而有得焉,则终身用之,有不能尽者矣。