国学典籍每日一帖:《中庸》§01-01 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§01-01
Tio, per kio la homo estas dotita de la Ĉielo, estas nomata la naturo; la sekvado de tiu naturo estas nomata la vojo de la devo; la reguligo de la vojo estas nomata instruado.
天命之谓性,率性之谓道,修道之谓教。
Oni neniam forlasas la vojon eĉ dum momento, kaj se ĝi povus esti forlasita, ĝi ne povus esti nomata la vojo de la devo. La noblulo ĉiam estas diskreta kaj vigle atentema tiam, kiam li estas for de alies vido, timema kaj singarda tiam, kiam li estas for de alies aŭdo. La noblulo neniam devas malbone konduti eĉ tiam, kiam li estas en privateco, nek malkaŝi malbonajn intencojn eĉ en bagatelaj aferoj. Jen kial la noblulo devas resti singarda precipe tiam, kiam li estas sola.
道也者,不可须臾离也,可离非道也。是故君子戒慎乎其所不睹,恐惧乎其所不闻。莫见乎隐,莫显乎微,故君子慎其独也。