国学典籍每日一帖:《中庸》§10 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§10
Kiam Zilu (unu el la proksimaj disĉiploj de Konfuceo — trad.) demandis pri la forteco de la karaktero, Konfuceo respondis: “Pri kiu forteco de la karaktero vi demandas, tiu de la sudulo, tiu de la nordulo aŭ tiu, kiun vi kulturas al vi mem? La sudulo estas forta en tio, kion li instruas al homoj la esencon de la grandanimeco, kaj mildeco, kaj li rekomendas ne fari venĝon al aliaj pro ties maljustaj agoj. Jen kia estas la forteco de la karaktero de la sudulo, kaj pri ĝi la nobluloj estas kontentaj. La nordulo estas forta per la armaĵo, kiun li metis sur sin, kaj per la armilo, kiun li tenas en la mano, por iri al sanga batalo sen timi la morton. Jen kia estas la forteco de la karaktero de la nordulo, kaj pri ĝi la bravaj fortuloj estas kontentaj. Tial la homo kun bona kulturiteco estas kvietema kaj modera sen sekvi blinde ĝereralajn opiniojn, krom siajn ĝustajn. — Kiel firma li estas en sia forteco de la karaktero! Li firme staras sur la mezo sen flankiĝi al la du flankoj. — Kiel firma li estas en sia forteco de la karaktero! Se la regado estas bona en sia regno, li ne ŝanĝas la aspirojn, kiujn li nutris tiam, kiam li estis en sia retiriĝo. — Kiel firma li estas en sia forteco de la karaktero! Se la regado estas malbona en sia regno, li ankoraŭ sin tenas je siaj principoj ĝis la morto. — Kiel firma li estas en sia forteco de la karaktero!”
子路问强。子曰:“南方之强与?北方之强与?抑而强与?宽柔以教,不报无道,南方之强也,君子居之。衽金革,死而不厌,北方之强也,而强者居之。故君子和而不流,强哉矫!中立而不倚,强哉矫!国有道,不变塞焉,强哉矫!国无道,至死不变,强哉矫!”
La supra estas la deka ĉapitro.
右第十章。