国学典籍每日一帖:《中庸》§13-02 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§13-02
“La kodo de la konduto de la noblulo konsistas el kvar reguloj, sed mi povas plenumi neniun el ili: mi ne servas mian patron tiel, kiel la filo devus; mi ne servas la monarkon tiel, kiel la regato devus; mi ne servas mian pli aĝan fraton tiel, kiel la pli juna frato devus; mi ne prenas la iniciaton fari tion, kion mi postulas, ke miaj amikoj faru. Mi ne kuraĝas ĉesigi mian penadon plibonigi miajn mankojn en la observado de la moralaj normoj kaj en la paroloj kun singardo. Mi ne kuraĝas fari troon en miaj vortoj, eĉ se mi ja observas la moralajn normojn kaj parolas kun singardo. Tial, oni devas pensi pri siaj agoj tiam, kiam oni parolas, kaj oni devas pensi pri siaj vortoj tiam, kiam oni agas. Kial do la noblulo povus esti ne honesta?”
“君子之道四,丘未能一焉:所求乎子,以事父未能也;所求乎臣,以事君未能也;所求乎弟,以事兄未能也;所求乎朋友,先施之未能也。庸德之行,庸言之谨,有所不足,不敢不勉,有余不敢尽;言顾行,行顾言,君子胡不慥慥尔!”
La supra estas la dektria ĉapitro.
右第十三章。