国学典籍每日一帖:《中庸》§14-02 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§14-02
Kiam li okupas altan pozicion, li traktas malestime aŭ krude neniun, kiu estas malsupera al li; kiam li okupas malaltan pozicion, li humiliĝas al neniu, kiu estas supera al li. Ĉar li ĉiam honestigas sian konduton kaj neniam metas troajn postulojn al aliaj, li nutras en si nenian rankoron kontraŭ ili. Li ne plendas kontraŭ la Ĉielo tiam, kiam li levas sian rigardon supren, nek riproĉas homojn tiam, kiam li mallevas la rigardon malsupren. Tial la homo de nobla karaktero ĉiam restas en sia loko kun trankvileco atendante la volon de la Ĉielo, dum la homo de malnobla karaktero ĉiam hazarde serĉas bonŝancajn okazojn aŭ evitas akcidentojn. Konfuceo diris: “La arkpafado estas analoga al la traktado de aferoj fare de noblulo. Se li maltrafas la centron de la celtabulo, li devas sin returni kaj serĉi la kaŭzon de sia malsukceso en si mem.
在上位不陵下,在下位不援上,正己而不求于人则无怨。上不怨天,下不尤人。故君子居易以俟命,小人行险以徼幸。子曰:“射有似乎君子;失诸正鹄,反求诸其身。”
La supra estas la dekkvara ĉapitro.
右第十四章。