国学典籍每日一帖:《中庸》§20-05 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§20-05
Ĉiuj, kiuj sin okupas je la regado de la imperio kun ĉiuj ĝiaj regnoj kaj familioj, devas sekvi la jenajn naŭ regulojn kiel normojn: plialtigi sian kulturitecon, estimi la virtajn kapablulojn, teni sin proksima al siaj karaj personoj, respekti la ministrojn, montri zorgemon al la regnoficistoj, ami la popolon kiel siajn filojn, vaste varbi metiistojn, praktiki la politikon de mildeco en la landlimaj regionoj, kaj pacigi la feŭdajn dukojn kaj princojn. Plialtigante sian kulturitecon, la reganto atingas pli altan moralan nivelon; estimante la virtajn kapablulojn, la reganto povas eviti perpleksecon tiam, kiam li renkontas problemojn; tenante sin proksima al siaj karaj personoj, li havas neniun parencon, kiu gardus rankoron kontraŭ li; respektante la ministrojn, li povas esti klarmensa en sia laboro; montrante zorgemon al la regnoficistoj, li povas ricevi de ili redonon per duobla servado; amante la popolon kiel siajn filojn, li stimulas ilin labori pli diligente; vaste varbante metiistojn, li disponas abundon da riĉaĵoj; praktikante la politikon de mildeco en la landlimaj regionoj, li povas igi tieajn barbarajn tribojn memvole submeti sin al li; kaj, pacigante la feŭdajn dukojn kaj princojn, li povas regi la tutan popolon sub la ĉielo tiel, ke ili ĉiuj time respektas lin.
凡为天下国家有九经,曰:修身也,尊贤也,亲亲也,敬大臣也,体群臣也,子庶民也,来百工也,柔远人也,怀诸侯也。修身则道立,尊贤则不惑,亲亲则诸父昆弟不怨,敬大臣则不眩,体群臣则士之报礼重,子庶民则百姓劝,来百工则财用足,柔远人则四方归之,怀诸侯则天下畏之。