国学典籍每日一帖:《中庸》§20-10 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§20-10
Se oni decidas ion studi, oni neniel devas forlasi la studadon, antaŭ ol plene posedi tion, kion oni studas. Se oni decidas informiĝi pri io, oni neniel devas ĉesi demandadi, antaŭ ol plene ekkompreni tion, pri kio oni informiĝas. Se oni decidas pensi pri io, oni neniel devas ĉesi pensadi, antaŭ ol atingi la bezonatan rezulton de sia pripensado. Se oni decidas fari distingon, oni neniel devas ĉesi tion fari, antaŭ ol sukcese fari klaran distingon inter aferoj. Se oni decidas fari praktikadon, oni neniel devas ĉesi tion fari, antaŭ ol persiste daŭrigi la praktikadon de la doktrino ĝis la fino. Se aliaj sukcesas per unu fojo, mi penados cent fojojn ĝis mi atingos la sukceson. Se aliaj sukcesas per dek fojoj, mi penados mil fojojn! Se tia penado estos efektive farita, la malsaĝa certe fariĝos inteligenta, kaj la malforta certe fariĝos forta.
有弗学,学之弗能弗措也;有弗问,问之弗知弗措也;有弗思,思之弗得弗措也;有弗辨,辨之弗明弗措也;有弗行,行之弗笃弗措也;人一能之己百之,人十能之己千之。果能此道矣,虽愚必明,虽柔必强。
La supra estas la dudeka ĉapitro.
右第二十章。